Vanessa Paradis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vanessa Paradis
Vanessa Paradis (2012)
Vanessa Paradis (2012)
Bazaj informoj
Naskonomo Vanessa Chantal Paradis
Naskiĝo la 22-an de decembro 1972 (nun 1972-12-22) (41-jara)
Saint-Maur-des-Fossés, Val-de-Marne
Deveno Flago-de-Francio.svg Francio
Ĝenroj Rokmuziko, Popmuziko
Profesio kantistino, aktorino, modelo
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1986 - nuntempo
Eldoninto Barclay
Parencaj
temoj
Johnny Depp
Retejo www.vanessaparadis.fr
v  d  r
Information icon.svg

Vanessa Chantal PARADIS (naskiĝis la 22-an de decembro 1972(nun 1972-12-22) en Saint-Maur-des-Fossés, Val-de-Marne) – estas franca kantistino, aktorino kaj modelo.

Unuafoje ŝi prezentis antaŭ publiko sub prizorgo de sia onklo Didier Pain, muzika produktisto, kiu proponis al ŝi prezenton en amatora konkurso "L'école des fans". Ŝi kantis tie kanton "Emilie Jolie", kiu estis elsendata en franca televido la 3-an de majo 1980. Tiam Vanessa estis sepjara.

Kvin jarojn pli malfrue la onklo registris kanton "La magie des surprises-parties". Tiu ĉi kanto neniam estis surdiskigita, sed dank’al la kanto okazis renkontiĝo kun komponisto Franck Langolff kaj verkisto Etienne Roda-Gile, kiuj promesis verki kanton por Vanessa. La kanto "Joe Le Taxi" estis eldonita en 1986 kaj ĝi fariĝis eŭropa furorkanto. En 1987 Vanessa surdiskigis sian unuan albumon sub titolo "M & J".

La unua filmo, en kiu ŝi rolis, estis en 1989 "Noce Blanche". Por rolo en tiu ĉi filmo Vanessa Paradis akiris Oskaron.

En 1991 Vanessa subskribis kontrakton kun firmao Channel kiel nova vizaĝo por parfumo Coco Channel.

En 1998 Vanessa ligis sin kun aktoro Johnny Depp. La 27-an de majo 1999 naskiĝis ilia filino Lily Rose Melody Depp kaj tri jarojn pli malfrue, la 10-an de aprilo 2002, naskiĝis ilia filo John Christopher Depp.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1988: "Marilyn et John"
  • 1990: "Variations sur le même t'aime"
  • 1992: "Vanessa Paradis"
  • 1994: "Vanessa Paradis Live"
  • 2000: "Bliss"
  • 2001: "Vanessa Paradis au Zénith"
  • 2007: "Divinidylle"
  • 2008: "Divinidylle Tour"
  • 2009: "Best of Vanessa Paradis"
  • 2010: "Une nuit à Versailles"
  • 2013: "Love Songs"

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: "Joe Le Taxi"
  • 1988: "Manolo Manolete"
  • 1988: "Marilyn & John"
  • 1988: "Maxou"
  • 1989: "Coupe Coupe"
  • 1990: "Tandem"
  • 1990: "Dis Lui Toi Que Je T'aime"
  • 1992: "Be My Baby"
  • 1992: "Sunday Mondays"
  • 2000: "Commando"
  • 2007: "Divine Idylle"

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko