Vanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vanga

Vanga, fakte Evangelia Pandeva GUŜTEROVA naskiĝis kiel Dimitrova (31-an de januaro 1911 en Strumica, Osmana imperio - 11-an de aŭgusto 1996 en Petrich, Bulgario), estis la plej fama klarvidantino de Bulgario en la 20-a jarcento. Ŝi havis famon, konatecon ankaŭ en Jugoslavio kaj iama Sovetunio.

Ŝi naskiĝis en malriĉa kamparana familio, ŝia patrino mortis frue. Kiam ŝi aĝis 12, la familio translokiĝis al Novo Selo, en la proksimo de la iama patra hejmo. Vanga vundiĝis tie en la aĝo de 13 jaroj en ventokirlo. Spite al kuracado, ŝia vidkapablo malboniĝis kaj ŝi blindiĝis en la aĝo de 16 jaroj. En 1925 komencis frekventi al lernejo por nevidantoj en Zemun, kie lernis Brajlon kaj ankaŭ plenumon de hejmaj okupoj.

Ĉar ŝia duonpatrino mortis, ŝi devis ankaŭ prizorgi la gefratojn ekde la aĝo de 18 jaroj. Ŝia patro mortis en 1940. Post tio komenciĝis ŝiaj viziadoj. Ŝi famiĝis pri antaŭanonco de la atako de Jugoslavio en 1941. Baldaŭ alvenis amase kamparanoj, soldatoj. Ŝi edziniĝis al unu el tiuj, nome al Dimitar Guŝterov en 1942. Vanga translokiĝis kun li en la bulgaran urbon Petriĉ. Ŝi akiris pli vastan konatecon sub la nomo klarvidisto de Petriĉ kaj ŝin vizitis en 1943 eĉ la ekscaro Boriso la 3-a.

Vanga estis analfabeto kaj parolis malfacile kompreneblan dialekton. Oni atribuas al ŝi antaŭdiron pri la morto de Stalin, dissolvo de Sovetunio, sinko de la submarŝipo Kursk, kaj ankaŭ pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Dum la komunisma epoko komence oni subpremis, spionis ŝin, ŝiajn vizitantojn. Post kiam ŝia edzo mortis en 1962, ŝi devis permesi - pro familia kaj politika premo - la polican kontrolon. Oni kontrolis la vizitantojn kaj eĉ kolektis monon por la vizioj. Oni devis kelkfoje atendi unu jaron por renkontiĝo kun Vanga. Unu jaron post la politika ŝanĝiĝo, ŝi deklaris, ke oni devas konstrui kirkon en Rupite. Tiu pregeĵo estis inaŭgurita en 1994 sub nomo Sveta Petka Balgarska. Oni entombigis ŝin tie.

En 1974 Nevena Toŝeva reĝisoris dokumentan filmon Феноменът (Fenomeno), prezentantan la silueton de Vanga. Pri profetaĵoj de Vanga por Rusio rakontis filmo realigita en 2007 fare de televido NTV.

Ŝia longtempa loĝdomo en Petriĉ iĝis muzeo kaj estis malfermita la 5-an de majo 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]