Vangaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vangaoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La vangaoj estas subetno de la grandetno luhjoj en Kenjo. Ili plejparte loĝas en la distriktoj Butere-Memias kaj Kakamega, du el la 8 distriktoj de la okcidenta provinco de Kenjo.

La praavoj de la vangaoj venis el Egipto kiel parto de la migrantaro kiu setlis en la areo de Kampalo, kiu konsistigis la reĝlandon Buganda. Unu el la gandaj princoj nomata Kaminyi fuĝis al la areo de Tiriki en la nuna Western Province de Kenjo , kie li fariĝis gvidanto. Lia posteulo, lia filo Wanga, establis la reĝlandon Wanga kun la titolo nabongo en la 16-a jarcento.

La reĝlando Wanga estis la plej potenca centralizita reĝlando kiu iam ekzistis en la tuta historio de Kenjo antaŭ la alveno de la brita koloniismo en la fruaj 1900-aj jaroj.

Hodiaŭ la vangaoj estas proksimume 600.000 homoj kaj konservis la nabongon kiel sian kulturan monarkon. La nuna nabongo estas Peter Mumia la 2-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.abeingo.org/HTML_files/wanga.html Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine http://familiewanga.spaces.live.com/Blog/cns!6CBEE7A04DBD61B0!239.entry[rompita ligilo] http://www.abeingo.org/SUBTRIBE%20DOCS/Wanga%20People.pdf Arkivigite je 2008-02-28 per la retarkivo Wayback Machine