Vanilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanilo
Floro de Vanilla planifolia
Floro de Vanilla planifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Orkidacoj Orchidaceae
Subfamilio: Vanilloideae
Tribo: Vanilleae
Vanilla
Plum. ex Mill., 1754
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kuirarto > Spicoj > Vanilo


La vanilo (latine: Vanilla) botanike apartenas al la orkidacoj (Orchidaceae). La specio, kies frukto estas uzata en produktado de vanilo estas ĉefe Vanilia planifolia vaste kultivata en la tropikaj regionoj. Ĝi havas sian originon en Meksiko. Longatempe ĝi nur tie povis esti kultivata, ĉar la insektoj polenantaj la plantojn aliloke ne ekzistis. Arta polenado poste tamen ebligis la kultivon ankaŭ en aliaj tropikaj regionoj, kiel ekzemple Madagaskaro kaj Tahitio.

La vorto vanilo estas etimologe el la hispana vainilla, "ingeto" aŭ "malgranda ingo" el la latina vagina (de kie venas la Esperanta vorto vagino)

En la kuirarto uzatas la semoj, kiuj troviĝas en la guŝo de la planto. Vanilo fajnigas dolĉajn manĝaĵojn, kiel ekzemple ĉokoladon, laktaĵojn, bakaĵojn kaj fruktosalatojn. Ofte ĝi estas aĉetebla kiel vanilita sukero, tio estas sukero aromigita per vanilo.

Krome haveblas vanilin-sukero, sed ĝi konsistas (krom el sukero) el kemie produktita anstataŭaĵo, kiu gustas kaj odoras preskaŭ same kiel la originalo. Alimaniere, la kultiva produktaro ne sufiĉus por tiom da vanilgustaj nutraĵoj.

Vanilo ankaŭ estas uzata en la parfumindustrio.

Ŝablono:Link GA