Vankuvero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kanada urbo Vankuvero (Vancouver). Por aliaj sencoj de "Vankuvero" aŭ "Vancouver", vidu la apartigilon.

Vankuvero
angle: Vancouver
urbo
La vankuvera urbocentro vidita de Fairview Slopes norden trans False Creek
Blazono
Oficiala nomo: Vancouver
Deveno de nomo: el holanda "van Coevorden"
Moto: By Land, Air and Sea We Prosper
(Laŭ tero, aero kaj maro ni prosperas)
Kromnomo: Holivudo de la nordo
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Brita Kolumbio
Regiono Malalta Mainlando
Distrikto Metropolo Vankuvero
Montaro Marborda Montaro
Transporto -
 - fervojo Kanad-Pacifika Fervojo
Najbaras kun Georgia Markolo
Rivero Frejzero
Situo Vankuvero
 - koordinatoj 49° 15′ 40″ N 123° 06′ 50″ U / 49.26111 °N, 123.11389 °U / 49.26111; -123.11389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 167 m s. m.
Plej malalta punkto 0
Areo 114,67 km² (11 467 ha)
 - de metropolo 2 878,52 km² (287 852 ha)
Loĝantaro 578 041 (2008)
 - de aglomeraĵo 2 524 113 Malalta Mainlando
 - de metropolo 2 249 725 Metropolo Vankuvero
Denseco 5 040,91 loĝ./km²
 - de metropolo 782 loĝ./km²
Estiĝo 6-a de aprilo 1886
 - nomita laŭ George Vancouver
Gvidantaro Urbokonsilio de Vankuvero
Urbestro Gregor Robertson
Manaĝero Judy Rogers
Horzono PTZ (UTC-8)
 - somera tempo PTZ (UTC-7)
Poŝtkodo V5K ĝis V6Z
Telefona antaŭkodo +1-604, +1-778
GNBC JBRIK
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Vancouver
Retpaĝo: vancouver.ca

Vankuvero estas havenurbo kiu troviĝas ĉe la kontinenta bordo en sudokcidenta Brita Kolumbio, Kanado. Ĝiaj limoj estas la Georgia Markolo, la Rivero Frejzero, kaj la Marbordaj Montoj. Vankuvero ricevis sian nomon de Kapitano George Vancouver, brita esploristo.

En la urbo Vankuvero loĝas 611 869,[1] kaj en la urba regiono, la Aglomeraĵo Vankuvero 2 249 725.[1] Ĝi estas do la plej granda urbo en Brita Kolumbio kaj okcidenta Kanado, kaj la tria plej granda en la lando.[2] Vankuvero estas etne diversa. 52% de urbanoj[3][4] kaj 43% de urbregionanoj[5] parolas denaske alian lingvon ol la anglan. La tuta loĝantaro de la vankuvera regiono laŭprognoze atingos 2,6 milionoj antaŭ 2020.[6] La loĝantara denseco estas la kvara plej alta inter grandaj urboj de Nordameriko post Novjorko, Sanfrancisko, kaj Meksikurbo. Oni prognozas ke ĝi atingos la duan rangon antaŭ 2021.[7]

La unuaj neindiĝenaj loĝantoj de Vankuvero alvenis en la 1860aj jaroj precipe de Usono pro la malkovro de oro en Frejzer-Kanjono, sed multaj enmigrintoj ne restis post la orĉasado. La urbo kreskis rapide de malgranda lignoprilabora urbo al grava centro post konektiĝo al la oriento per transkontinenta fervojo (Canadian Pacific Railway) en 1887. La haveno de Vankuvero iĝis internacie grava post la kompletigo de la Panama Kanalo, kio malaltigis frajtojn en la 1920aj jaroj kaj ebligis sendi grenon de la prerioj okcidenten kaj eksterlanden per Vankuvero.[8] Hodiaŭ ĝi estas la plej uzata marhaveno en Kanado, kaj eksportas pli da kargo ol iu alia haveno en Nordameriko.[9]

La ekonomio de Vankuvero dependas tradicie de la naturaj rimedoj de Brita Kolumbio: arbaroj, minado, fiŝkaptado kaj terkulturado. Ĝi tamen diversiĝis post tempo, kaj la hodiaŭa Vankuvero havas vibran servindustrion, kreskantan turismindustrion, kaj ĝi iĝis la tria plej granda filmprodukta centro post Losanĝeleso kaj Novjorko.[10][11][12][13][14] En Vankuvero plivastiĝis ankaŭ teĥnologiaj industrioj. Notinda ekzemplo estas produktado de videoludoj.

Vankuvero ade rangiĝas inter la tri plej bonaj urboj en la mondo laŭ vivokvalito.[15][16][17][18] Ekzemple, laŭ raporto de 2007 de Mercer Human Resource Consulting pri vivokvalito, Vankuvero okupis la trian lokon kune kun Vieno (post Zuriko kaj Ĝenevo.[19][20] Vankuvero estas la dua plej altkosta urbo en Kanado post Toronto kaj la 89a en la mondo.[21]

La Vintraj Olimpikoj de 2010 okazis en Vankuvero kaj en la monta vintrosporta vilaĝo Whistler 115 kilometrojn pli nordoriente.[22][23][24]

Rigardo elde la ponto Granville al Vankuvero

Lokoj en Vankuvero

Famuloj

En Vankuvero mortis hungardevena inĝeniero János Szablya.

Ĝemelaj urboj

Esperanto en Vankuvero


Panoramo de Vankuvero vidata norde el najbareco de Broadway kaj Oak Street. La ponto maldekstre estas Granville Street Bridge.
Panoramo de Vankuvero vidata norde el najbareco de Broadway kaj Oak Street. La ponto maldekstre estas Granville Street Bridge.
Panoramo de la Norda Marbordo
Panoramo de la Norda Marbordo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 GVRD Population Estimates 1996 - 2006. BC statistics. Alirita 2007-01-28.
  2. Population of census metropolitan areas (2001 Census boundaries). Statistics Canada. Alirita 2006-09-15.
  3. 2006 Census: Population by mother tongue - cities. Alirita 2007-12-17.
  4. City Facts 2004. City of Vancouver. Arkivita el la originalo je 2006-02-06. Alirita 2006-11-11.
  5. 2006 Census: Population by mother tongue - Metro regions. Alirita 2007-12-17.
  6. Urban Statistics - 2020 projection Urban Statistics. City Mayors. Alirita 2007-01-17.
  7. Vancouver. Emporis, Inc.. Alirita 2007-11-25.
  8. (January 1936) “Rise of the Port of Vancouver, British Columbia”, Economic Geography 12 (1), p. 61–70. doi:10.2307/140264. Alirita 2007-01-17.. 
  9. Port Facts. Port of Vancouver. Alirita 2007-01-17.
  10. Overnight visitors to Greater Vancouver by volume, monthly and annual basis. Vancouver Convention and Visitors Bureau. Alirita 2006-11-16.
  11. Key Sectors. Vancouver Economic Development Commission. Alirita 2006-11-11.
  12. Industry Profile. BC Film Commission. Alirita 2006-12-24.
  13. Vancouver Film Industry. Vancouver.com. Alirita 2006-12-24.
  14. Gasher, Mike. (November 2002) Hollywood North: The Feature Film Industry in British Columbia. Vancouver: University of British Columbia Press. ISBN 0-7748-0967-1.
  15. "Vancouver and Melbourne top city league", BBC News, 4 October 2002. Kontrolita 2006-11-14.
  16. "Vancouver is 'best place to live'", BBC News, 4 October 2005. Kontrolita 2007-01-17.
  17. "Vancouver world's second-best place to live: survey", CBC News, 3 March 2003. Kontrolita 2007-09-01.
  18. Readers Choice Awards 2005. Condé Nast Traveler. Alirita 2006-11-23.
  19. Vancouver leads Canadian cities in world survey. CBC.ca. Arkivita el la originalo je 2007-04-06. Alirita 2007-04-02.
  20. Expensive cities: The global cost of living. Interactive map. CBC.ca. Retrieved: 2007-06-19.
  21. Beauchesne, Eric, "Toronto pegged as priciest place to live in Canada", CanWest News Service, 24 June 2006. Kontrolita 2006-11-23.
  22. Vancouver 2010 Election. International Olympic Committee. Alirita 2007-01-17.
  23. Vancouver 2010. Vancouver Organizing Committee for the 2010 Olympic Games. Alirita 2007-01-27.
  24. "Vancouver to host 2010 Winter Olympics", BBC, 2003-07-18. Kontrolita 2007-01-17.
Okcidenta Vankuvero Urbo Norda Vankuvero Distrikto Norda Vankuvero
Universitataj Terenoj

North
West  Vankuvero  East
South

Burnaby
Nov-Vestminstro
Georgia Markolo Richmond
Delta
Surrey

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda