Vanoise Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La stacidomo de la Vanoise Express, flanko La Plagne
Vanoise Express, vido de Peisey-Vallandry

Vanoise ExpressVanoise-ekspreso estas du telferoj sendependaj kaj paralelaj, kiuj ligas ekde decembro 2003 la skiejojn de Les Arcs kaj de La Plagne inter Les Coches (1548 m) kaj Peisey (1612 m).

Ĉiu duetaĝa telfera ĉelo veturigas 200 personojn plus kondukiston. La vojaĝo daŭras 3 minutojn kaj 50 sekundojn. Ĝi estas la plej granda telfero en la mondo.

La ligo inter tiuj du skiejoj estas la bazo de la granda skiejo Paradiski, la tria plej granda post Les Trois Vallées kaj Portes du Soleil. La ĉefa eco estas du stacioj ĉe preskaŭ sama alto kaj longeco de 1824 m je 380 m super la valo. La telfero atingas 45 km hore kaj povas transporti ĝis 2000 personojn hore.

La kosto estis 16,5 milionoj da eŭroj.

Pro difekto de la kablo la Vanoise Express ne funkciis dum la skisezono 2007/2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]