Vanyarc
Bazaj informoj
Vanyarc (vanjarc), slovake Veňarec estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Pásztó.
- Areo: 32 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8258/19.4521
- Loĝantaro: 1400
- Poŝtkodo: 2688
- Telefonprefikso: 32
Situo
La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Aszód troviĝas 24, Pásztó 26, Hatvan 29, Budapeŝto 70 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1286. En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio kaj fine senhomiĝis. En 1705 slovakoj refondis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de slovakoj kaj ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, poŝto.