Vaporado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Surfaca vaporiĝo de akvo sur hejta plato

Vaporado estas transformo de likvaj materialoj al vaporstato, do transformo kiu eligas vaporojn. Kiam oni konsideras ke la likvaĵo fariĝas vaporo, la elektita termino estas ankaŭ vaporiĝo [1] . Laŭ kondiĉoj, aŭ estas surfaca vaporiĝo, aŭ volumena vaporado. Se ekzistas iaj kondiĉoj (ekz. per ekstera granda varmo kaj/aŭ malgranda premo) por bobelestiĝo en la likva volumeno, okazas vaporado dum ĉitia bolado.

Oni nomas sublimado la rektan transformiĝon de molekuloj el solida al aersimila stato.

La inversa transformo de vaporado (t.e. transformo de vaporaj materialoj al likva stato) nomiĝas kondensado.

Por eki la vaporadon, la solida aŭ likva materialo bezonas varmon por venki la koĥerecajn fortojn inter la molekuloj. La necesa energio por vaporado egalas al tia necesa dum kondensiĝo de vaporo al likvo. Tia propreco estis uzata en malnovaj "fridujoj per kondensado", kiuj funkciis sen kompresoro.

La vaporiga energio proporcias kun la koheraj fortoj.

Kiam varmas, la haŭto produktas ŝviton, kiu estas konstituaĵo de natura vaporiĝa sistemo; por sia vaporiĝo, ŝvito prenas varmon el la haŭto, kiu tial malvarmiĝas, tiu fenomeno partoprenas al la regulo de la korpa temperaturo.

Vaporigilo estas aparato kiu produktas vaporon ekde fluaĵo; ekz. la vaporigiloj por parfumoj, fakte ili ne ĉiuj produktas vaporon, sed anstataŭe fajnajn gutetojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Riley, Denis & Spolton, Lewis ( Esperantigite : Kris Long ) 1985 : Vetero kaj klimato de la mondo, Universala Esperanto-Asocio, 1985, 132p., p.18 ISBN 92-9017-035-2 esperante