Vaporfervojo Furko-montolinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokomotivo de la Svisa vaporfervojo Furka-montolinio

La svisa Vaporfervojo Furko-montolinio (germane Dampfbahn Furka-Bergstrecke, DFB) ligas la lokon Realp tra la Furkopasejo kun Gletsch kaj Oberwald. La monta linio estas la malnova linio, ĉar la baza tunelo ligas hodiaŭ la vilaĝojn Oberwald kaj Realp.

Ĝi estas monta linio de la malnova Furka-Oberalp-Fervojo FO (germane Furka-Oberalp-Bahn, FO) , kiu hodiaŭ nomiĝas Matterhorn-Gotthard-Fervojo (germane Matterhorn-Gotthard Bahn, MGB). MGB hodiaŭ cirkulas tra la Furko-Baztunelo, fama estas ĝia rekta trajno "glaĉera ekspreso" de Sankta Maŭrico tra Koiro, Brigo, Vispo al Zermatt.

Oni planas malfermi ankaŭ la linion "Oberwald - Gletsch" en la aŭguston 2010. Oni tiam povos vojaĝi de Realp-Furko-Gletsch ĝis Oberwald, anstataŭ kiel hodiaŭ nur de Realp-Furko ĝis Gletsch. Oni povos uzi la bazan tunelon aŭ la montan linion. La linio pasas la Furkopasejon kaj pasas en Gletsch la faman grandan ŝrumpan Rodan-Glaĉeron. (Furko (alemane Furka Furggi) estas malnova alemana vorto por "pasejo".)

Oni rekonstruos la grandan "D"-vaporlokomotivon[1]. La organisaĵo bezonos ankoraŭ svisan Fr.-n 1'700'000.-- aŭ ĉirkaŭ 1'200'000 Eŭron aŭ 1'200'000.-- dolarojn por fremdaj kostoj. Oni volas rekonstrui 2 lokomotivojn HG 4/4. Oni volos fari la elprovon de unua lokomotio en jaro 2013. La kosto de nova fajrokesto estas ĉirkau svisa Fr. 110'000.-- aŭ 80'000.-- Eŭro.

La aparta fondo Furko-montolinio (Stiftung Furka-Bergstrecke) kolektas la donacojn pri la lokomotivoj kaj pri la remizo Realp. Donacoj estas sen imposto en Svisujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bildo de la vapora lokomotivo. Arkivita el la originalo je 2009-06-19. Alirita 2009-11-10.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]