Vaporkaldrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vaporkaldronoj

Vaporkaldrono estas instalaĵo por transformi fluidon al vaporo.

La tradicia vaporcentralo konsistas el brulejo (kie brulas la fuelo), akva tubsistemo (kiu transportas la varmon) kaj ejo por kolektiĝo de la vaporo.

La unuan vaporkaldronon konstruis Herono de Aleksandrio en la 1-a jarcento p.K., sed oni taksis ĝin ludilo. La unuan vaporkaldronon kun sekura ventilo planis la franca Denis Papin en 1679.

La amasa ekuzo de vaporkaldronoj okazis en Anglio komence de la 18-a jarcento (industria revolucio). La unuaj estis konstruitaj el forĝita fero, sed ili baldaŭ ŝanĝis al ŝtalo. La modernaj vaporkaldronoj estas konstruitaj el ŝtala alojo, kiu rezistas al grandaj premo kaj temperaturo.

Komence oni brulhejtis rekte la tubojn kaj tiel varmigis la akvon (fajrotuba vaporkaldrono), poste oni ŝanĝis je ĉirkaŭtuba hejtado (akvotuba vaporkladrono), ĉe kiu versio en la tuboj moviĝas akvo kaj estiĝas la vaporo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]