Komunumo Varėna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Varėna)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Varėna (stacidomo).
Varėna
blazono de Varėna situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Alytus (ĝis julio 2010)
subdistrikta komunumo: Varėna
nombro de loĝantoj: 20 474 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 10 500 (urbo, stato 2005)
areo: ĉ. 11,7 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 310
koordinatoj: 54° 16' Norde, 24° 35' Oriente

Varėna estas subdistrikto kaj urbo ene de tiu subdistrikto, en la sudo de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Alytus. Dum la jaro 2005, la subdistrikto havis 29 900 loĝantojn, kaj la urbo 10 500. El la pliaj komunumaj loĝlokoj menciindas ekzemple Merkinė.

La subdistrikto[redakti | redakti fonton]

La subdistrikto situas sur la sabla ebenaĵo Dainava, la Dzukia ebenaĵo kaj la larĝa kaj ebena altejo Eišiškių. Tra la teritorio fluas la riveroj Nemunas, Merkys, Ūla, Šalčia, Varėnė plus granda nombro da riveretoj, kaj ekzistas 160 (!) lagoj.

Arbaroj kovras 66 procentojn de la areo, plej multaj el ili estas pinarbaroj, kiuj aŭtune tre riĉas je fungoj, tial ke eĉ el norda Litovio kaj la najbara Pollando fungemuloj alvojaĝas ĉi-tien por kolektado. Grandas la ŝtata arbaro Dainava, kaj trionon de la komunuma teritorio kovras la Nacia Parko Dzukio kaj la Ŝtata Natura Rezervejo Čepkeliai - en tiu rezervejo troviĝas la plej granda marĉo de Litovio, ĉirkaŭita de arbaroj.

La urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo estiĝis ĉe kaj pro la fervoja linio Varsovio - Sankt-Peterburgo, postlasante laŭ grandeco la antaŭan samnoman urbon (nun Senoji Varėna, t.e. malnova Varėna).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]