Varberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varberg
urba areo de Svedio • urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36 327  (2020) [+]
Loĝdenso 1 500 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 6′ N, 12° 16′ O (mapo)57.09729315676612.273330771498Koordinatoj: 57° 6′ N, 12° 16′ O (mapo) [+]
Areo 24,21 km² (2 421 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Varberg (Svedio)
Varberg (Svedio)
DEC
Varberg
Varberg
Situo de Varberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Varberg [+]
vdr

Varberg, havenurbo en Svedio, estiĝis ĉirkaŭ fortikaĵo, kies la plej malnova parto devenas el la 13-a jarcento. Ĝi situas en regiono Halland, proksimume 85 km sude de Göteborg. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 36 327 loĝantoj sur areo de 2 421 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km².

Ekde duono de la 11-a jarcento Halland estis dana gubernio. Grafo el Halland reprezentis danan ŝtaton. En la paso de jarcentoj Halland kaj kun ĝi ankaŭ Varberg apartenis alterne al Danio kaj Svedio. Ekde fino de la tridekjara milito ĝis la jaro 1645 gubernio Halland apartenas al Svedio. En la 14-a jarcento la fortikaĵo en Varberg transiris en la manojn de sveda reĝo Magnus Erikson, kiu alikonstruinte ĝin al reĝa burgo kreis el Varberg potenceman centron. Nun ĉi tie troviĝas muzeo, restoracio kaj kafejo.

Industria revolucio de la 19-a jarcento kaj en la paso de la 20-a jarcento aportis al Varberg evoluon de industrio, en Varberg estis haveno, ŝipfarejo kaj fervojo kontribuis al granda evoluo de komerco. Oni eksportis de ĉi tie metalurgiajn produktojn, ŝtonon, sed ankaŭ grenon kaj produktojn de agrikultura produktado. Ĉi tie estis ankaŭ malgranda fabriko, fabriko por mebloj, evoluis metioj.

Banlokaj aferoj komencis en Varberg sian tradicion jam antaŭ 180 jaroj. La unuaj publikaj banlokoj estis konstruitaj en proksimeco de la haveno jam en jaro 1822. Krizo de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento dampis la industrian evoluon, malaperis la ŝipfarejo. La urbo aliorientiĝis ĉefe al servoj, evoluas plu banlokaj aferoj, vojaĝtrafiko kaj informatiko.

Urbo Varberg konstruis universitaton por klerigado de fakaj meneĝeroj en la vojaĝtrafiko kaj banlokaj aferoj kaj la universitato estis inaŭgurita en septembro de 2003.