Varborso de la Silko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekstera vidaĵo.

La Varborso de la Silko (hispane: Lonja de la Seda de Valencia) estas majstra verkaĵo de la civila valencia gotika arkitekturo kiu troviĝas en la historia urboparto de Valencio (Hispanio), deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO, situanta ĉe la Placo de la Merkato, numero 31, antaŭ la Preĝejo de la Sanktaj Johanoj kaj de la Valencia Centra Merkato.

Ĝi estis konstruita inter 1482 kaj 1548, kaj la unua konstruinto estis Pere Compte inter la jaroj 1483 kaj 1498 sur modelo de la Varborso de Majorko, kiu fariĝis simbolo de la riĉeco de la t.n. Valencia Ora Jarcento (15-a jarcento) kaj montraĵo de la komerca revolucio dum la Malalta Mezepoko, de la socia disvolviĝo kaj la atingita prestiĝo de la valencia burĝaro.

En Hispanio ĝi estis deklarita kiel Nacia Monumento ekde 1931 kaj kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 1996.