Vardavar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vardavar (ankaŭ konata kiel Vardevar aŭ Vartavar, armene: վարդավառ aŭ վարդնար) estas festivalo en Armenio kie homoj de ĉiuj aĝoj verŝas akvon unu la alian. Ĝia nomo estas derivaĵo de "vard" kio signifas "rozo" en la armena.

Kvankam nun ĝi troviĝas en la kristana tradicio, la historiaj datoj pri la festivalo Vardavar perdiĝas en la paganaj tempoj. La antikva festivalo tradicie estis donita al la diino Astghik, kiu estis la diino de akvo, beleco,amo kaj fekundeco. La festadoj asociitaj kun tiu religia observo de Astghik estis nomitaj "Vartavar" ĉar armenoj ofertis ŝiajn rozojn kiel festado, ankaŭ liberigante kolombojn kaj verŝante akvon unu la alian. Vartavar estis festata dum la rikolta periodo.

Vardavar estas nuntempe celebrata 98 tagojn (14 semajnoj) post Pasko. Dum tiu tago, homoj el ĉiuj aĝoj estas permesitaj superverŝi nekonatojn per akvo. Estas kutime vidi homojn verŝi sitelojn da akvo ekde altaĵoj sur sensuspektajn homojn piedirantajn. La festivalo estas tre populara inter infanoj ĉar en tiu tago ili povas senpune verŝi akvon sur aliaj. Ĝi ankaŭ estas rimedo por refreŝigado en la kutime varmaj kaj sekaj someraj tagoj de julio.