Vari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj

Vari, ukraine Вари, ruse hungare Vári, slovake Variová estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Ĝis 1899 la hungara nomo estis Mezővári. Vari hungare signifas fortikaĵa. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo.

Situo

Batjovo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, kiu estas samtempe la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo. Berehove troviĝas 17 km-ojn.

Historio

Antaŭ la hungara erao la avaroj havis tie fortikaĵon, kiu iĝis departementejo de Stefano la 1-a (Hungario). La unua mencio devenis el 1320 en formo Vári ricevinta rangon kampurbo en la 14-a jarcento. En 1566 la poloj, en 1657 la tataroj, en 1660 la turkoj, fine en 1716 tataroj el Krimeo detruis la urbeton. En 1910 loĝis en Vári 2625 da homoj, (2612 hungaroj). Ĝis 1920 Vári apartenis al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Vári rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 la komunumo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Vari 3302 da homoj, (3008 hungaroj).

Vidindaĵo

Famulo

  • naskiĝis en 1847 kuracisto kaj esplorista pri Norda Poluso Julio Kepes (kepeŝ)