Variablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Variablovarianto estas kvanto kiu povas ŝanĝiĝi. La termino estas ĉefe uzata en matematiko, fiziko kaj komputiko.

La malo de variablo estas konstanto.

Ofte oni uzas la literon "x" por reprezenti variablon. Kaj se oni skribas numeron antaŭ la variablo tio signifas multiplikadon. Ekzemple 2x reprezentas duoble x.

Sed oni povas uzi ajnan literon, eĉ de nelatina alfabeto (ofte uziĝas la greka alfebeto, sed foje eĉ la hebrea). Tamen oni kutime evitas "o" ĉar ĝi povas kaŭzi konfuzon pro simileco je nulo. Kaj la greka litero "pi" estas uzata por konstanto 3.14159265..., do oni ne normale uzas ĝin por variablo.

La signifoj de variablo en matematiko kaj en komputiko estas iom malsamaj. En matematiko, variablo estas kvanto kun iu (eble ne sciata) valoro. En multaj komputikaj lingvo, variablo estas nura ujo por konservi datumon. Tiu diferenco evidentiĝas en la sintakso.

En matematiko, oni uzas la signon "=" por reprezenti egalecon, do signifus ke havas la valoron 1, kaj havas la saman signifon.

Eble konfuze, en multaj komputikaj lingvoj (ekz-e "C"), oni uzas la saman signon "=" por reprezenti donado de valoro al variablo, ekzemple x=1 signifas ke oni donas al la variablo x la valoron 1, kaj 1=x estus nevalida ĉar 1 ne estas variablo. (Tamen la sintakso varias inter lingvoj, ekz-e x:=1 en Paskalo.)

Rilata konfuza afero estas ke en matematiko, estus ekvacio falsa (ĉar sendepende de la valoro de , oni povas subtrahi ĝin ambaŭflanke kaj ricevi la evidente falsan ekvacion ), sed en komputiko x=x+1 validas, signifante ke oni adicias 1 je x, remetante la rezulton en la variablon x.