Varianco (optiko)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la aliaj sencoj de la vorto vidu apartigilon varianco (apartigilo).


Disperso de blanka lumo trans prismo.

En optiko, variancodisperso [1] estas disigo de lumo je koloroj. Rezulte el ne tro dika radio de blanka lumo fariĝas diverskolora bendo. En ĝia unua fino videblas ruĝa koloro, poste oranĝkolora, flava, verda, blua kaj violkolora en ĝia alia fino. Ekster limoj de la videbla parto estas areoj de transruĝa lumo kaj transviolkolora lumo.

Varianco estas, dum trairado de lumo tra optikaj aparatoj, kie estas refrakto pro tio, ke indico de refrakto de la refraktanta medio dependas de frekvenco (aŭ longo de ondo) de la lumo.

Tia varianco estas kaŭzo de kolora aberacio en objektivoj kaj lensoj.

Varianco ankaŭ ludas rolon en trairado aŭ respegulado de lumo je difrakta krado.

Referencoj [redakti]

  1. ReVo  disperso en ReVo