Varlik vergisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Varlik vergisi (turke, "imposto pri kapitalo") estis imposto kreita de turkia registaro en decembro de 1942.

Kvankam nebatalanta en Dua mondmilito, la turkia ekonomio multe suferis. Por redukti sian deficiton, la registaro decidis novan imposton. Ĉiuurbe, ŝtatoficistoj kaj islamaj posedistoj dividis la loĝantojn laŭ kategorioj islamanoj kaj ne-islamanoj (judoj, grekoj, armenoj, kiuj tiam regis la turkian komercon). La kiomo de la imposto estis malsama, eĉ dekoble por ne-islamanoj, foje pli granda ol la havaĵoj de la impostito. Kiam la havaĵoj ne sufiĉis pagi la ŝuldon, ŝuldantoj devis punlabori.

Dek mil homoj, ĉefe sefardaj judoj, konstruis ŝoseojn en malsanigaj kondiĉoj. Nazia Germanio gratulis la turkian registaron. En 1943, dum ekfiasko de Germanio, la kontraŭjuda politiko ekŝanĝiĝis, sed la imposto daŭris ĝis marto de 1944.

La sumo akirita estis 315 milionoj da turkaj liroj. Triono da la turkiaj judoj estis malriĉigitaj.

Post la milito, multaj judoj decidis migri al Israelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ŝipo Struma