Varmondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La diferenco de temperaturoj en Eŭropo dum la varmondo de 2003, kompare kun la normalaj temperaturoj tie.

Varmondo [1] estas tempperiodo, kiu priskribas kelkajn tagojn de aparte varma vetero kun ekstreme altaj temperaturoj, rilate al la rutina vetero en la sama loko kaj sezono. La relativeco de ĉi tiu fenomeno signifas, ke temperaturoj, kiuj estas konsiderataj kiel varmondo en la okuloj de loĝantoj de certa areo, ne estos konsiderataj kiel tiaj en la okuloj de tiuj, kiuj loĝas en alia pli varma areo. Kion oni komprenas je varm-ondo, dependas forte de la regiono en la mondo kie oni troviĝas.

La termino "varmondo" rilatas ambaŭ al anomalioj okazantaj ĉiujare, kaj al anomalioj okazantaj malofte, unufoje ĉiujn jardekojn.

Klimataj modeloj antaŭdiras pliiĝon de la ofteco, intenseco kaj longo de varmondoj kiel rezulto de mondvarmiĝo.[2]

Varmondo foje estas akompanata de alta humido, kiu pliigas la aflikton, kiun la varmondo kaŭzas kaj al faŭno kaj homoj. Enlanden, kelkdek kilometrojn for de la marbordo, la varma ondo akompanas grandan sekecon.

En regionoj de modera klimato varmondo estas konsiderata periodo de almenaŭ tri tagoj, en kiuj la temperaturo estas almenaŭ 30 celsiusgradoj.

En Aŭstralio ĝi estas normala somera tagtemperaturo, kaj ne estas konsiderata varmondo. Komence de 2006, Adelajdo, Aŭstralio, estis trafita de kvintaga varmondo, en kiu la temperaturo altiĝis super 40 celsiusgradoj.[3]

Iuj areoj de la terglobo estas pli kutimitaj al varmondoj. Tiaj estas ekzemple mediteraneaj klimatzonoj.

Severaj varmaj ondoj povas kaŭzi morton, precipe ĉe maljunuloj. Dum varma ondo kreskas risko, ke ekzercado kaŭzos varmegon. Varmondo akompanita de sekeco povas kaŭzi ondon de sovaĝaj fajroj ĉe arbaroj.

Severa varmondo, kiu trafis Eŭropon somere 2003, mortigis milojn, plejparte en Francio, kie pereis pli ol 15 000 homoj.

La plej longa registrita varmondo trafis Okcidentan Aŭstralion la 31-an de oktobro 1923, daŭrante 160 tagojn, dum kiuj mezuris temperaturojn pli ol 37 °C.[4]

Somere 2010 peza varmondo trafis la nordan duonglobon, kaj ĝiaj detruaj rezultoj estis aparte rimarkindaj en Rusio.[5]

En daŭra varmondo, kiu trafis Baraton en majo 2015, pereis ĉirkaŭ du mil homoj.[6]

Difino por Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono oni de 1900 uzas en plej multaj lokoj la difinon temas pri varm-ondo kiam minimume dum tri sinsekvaj tagoj la temperaturo superis 90oF (32,2 oC) en la ombro[7]. En certaj partoj de la pli seka landocenro de Kalifornio oni uzas la kriterion de 100oF (37,7 oC) aŭ (en Redding) eĉ 105oF (40,6 oC).

Difino por Belgio kaj Nederlando[redakti | redakti fonton]

Vera varmondo:


Dato    Maks.

12 julio    24,7 °C
13 julio  25,1 °C
14 julio  28,9 °C
15 julio  31,0 °C
16 julio  28,6 °C
17 julio  30,6 °C
18 julio  32,4 °C
19 julio    23,0 °C

La varmondo mem
aperas grase

Malvera varmondo:


Dato            Maks.

9 aŭgusto   26,0 °C
10 aŭgusto  24,1 °C
11 aŭgusto  29,4 °C
12 aŭgusto  32,8 °C
13 aŭgusto  34,0 °C
14 aŭgusto  25,5 °C
15 aŭgusto  20,1 °C
16 aŭgusto  19,0 °C

Por Belgio kaj Nederlando ekzistas oficiala difino de varm-ondo, kiu interalie estas uzata de la meteologiaj institutoj KNMI kaj KMI. Jen ĝi:

Minimume dum kvin sinskevaj tagoj la temperaturo devas superi 25,0 ºC]] aŭ pli. Dum tiu periodo de kvin tagoj devas minimume dum tri tagoj la temperaturo atingi 30,0 ºC aŭ pli. La temperaturoj estas mezuritaj unu kaj duona metro de la grundo en tiel nomata vetera kabano.

En la ĉiutaga vivo la esprimo varmondo estas ofte uzata sen ke la oficiala difino estas respektata. Dekstre vi trovas du fikciajn ekzemplojn de vera kaj malvera varmondo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Varmoondo laŭ PIV, ĉar en la senco de energifonto oni konservu ĉe la kunmetaĵoj la "o-literon" de varmo
  2. Tebaldi, Claudia; Meehl, Gerald A. (13th Aug 2004). "More Intense, More Frequent, and Longer Lasting Heat Waves in the 21st Century". Science 305 (5686): p. 994–997. ISSN 0036-8075. PMID 15310900. doi:10.1126/science.1098704.
  3. ABC.au Adelaide registers 1st heatwave since 1940.
  4. Australian Government, Bureau of Meteorology, Marble Bar heatwave Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine, 1923-24
  5. Climate Central: 2010 rusa varmondo pli ekstrema ol antaŭe pensita Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Climate.gov India heat wave kills thousands
  7. Glossary - NOAA's National Weather Service. Weather.gov (2009-06-25). Alirita 2013-07-17.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]