Varmondo
Varmondo aŭ ondo de varmo estas periodo de la jaro dum kiu regas ekstreme altaj temperaturoj. Kion oni komprenas je varm-ondo, dependas forte de la regiono en la mondo kie oni troviĝas.
Difino por Usono
En Usono oni de 1900 uzas en plej multaj lokoj la difinon temas pri varm-ondo kiam minimume dum tri sinsekvaj tagoj la temperaturo superis 90oF (32,2 oC) en la ombro. En certaj partoj de la landointerno de Kalifornio oni uzas la kriterion de 100oF (37,7 oC) aŭ (en Redding) eĉ 105oF (40,6 oC).
Difino por Belgio kaj Nederlando
Vera varmondo:
|
Malvera varmondo:
|
Por Belgio kaj Nederlando ekzistas oficiala difino de varm-ondo, kiu inter alie estas uzata de la meteologiaj institutoj KNMI kaj KMI. Jen ĝi:
- Minimume dum kvin sinskevaj tagoj la temperaturo devas superi 25,0 ºC aŭ pli. Dum tiu periodo de kvin tagoj devas minimume dum tri tagoj la temperaturo atingi 30,0 ºC aŭ pli. La temperaturoj estas mezuritaj unu kaj duona metro de la grundo en tiel nomata vetera kabano.
En la ĉiutaga vivo la esprimo varmondo estas ofte uzata sen ke la oficiala difino estas respektata. Dekstre vi trovas du fikciajn ekzemplojn de vera kaj malvera varmondo.