Varna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ artikolon Varna (Italio) pri komunumo en Italio.


Varna
bulgare: Варна
urbo
Varna
Blazono
Oficiala nomo: Варна
Kromnomo: Mara ĉefurbo
Lando Bulgario Bulgario
Duoninsulo Balkano
Provinco Provinco Varna
Komunumo Komunumo Varna
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Bizanca imperio, Trakio
Maro Nigra Maro
Situo Varna
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 43° 12′ 11″ N 27° 55′ 21″ O / 43.20306 °N, 27.92250 °O / 43.20306; 27.92250 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 170 m s. m.
Areo 154,236 km² (15 423,6 ha)
Loĝantaro 334 870 (2011)
Denseco 2 171,15 loĝ./km²
Fondita 6-a jarcento a.K.
Urbestro Kiril Jordanov
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 9000-9030
Tel. antaŭkodo 052 6929
Aŭtokodoj В (В)
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Vikimedia Komunejo: Varna
Retpaĝo: www.varna.bg
Plaĝo de Varna
Katedralo de Varna
Ruinoj de okcidenta enirejo al Varenaj banlokoj. En fono estas preĝejo de sankta Atanaŝo

Varna aŭ Varno havas loĝantaron de 357 198 (2006), kio laŭ kelkaj faras ĝin la dua plej granda urbo de Bulgario; tamen probable Plovdiv estas iom pli granda. Varna estas marhavena urbo kaj marbanejo en la orienta parto de la lando, situanta sur la bordo de la Nigra Maro. La urbo estis nomata Stalin, laŭ Stalino, ekde 1949 ĝis 1956.

Varna estis fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel urbo Odessos.

Varna estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario. Varna estis bazo de la Bulgaria Mararmeo. Nuntempe funkcias en la urbo Mararmea Muzeo kun muzea ŝipo torpedoboato Draski. La arkeologia muzeo posedas parton el la t.n "Oro de Varna", tombeja kaŝitaĵo el la ŝton-kupra epoko.

En 1444 okazis la Batalo de Varna tie, kun la malvenko de krucmilitistoj kaj murdo de la reĝa armegvidanto Ladislao la 3-a de Pollando. Tie troviĝas la maŭzoleo de Ladislao la 3-a.

En 1962 okazis tie ŝakolimpiko, en 1969 olimpiko de moderna gimnastiko.

Famuloj

En batalkampo de Varna mortis reĝo Ladislao la 3-a (Pollando).

Esperanto

En 1978 en la urbo okazis la 63-a Universala Kongreso de Esperanto.

Esperantistoj

  • Biser Hadzhiev [Biser Hadĵiev] estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.
  • Pluraj junaj esperantistoj studis en Varna kaj tiutempe estis aparte aktivaj en Bulgara Esperanto-Junularo kaj en TEJO, inter ili ekzemple Saŝa Ŝivarov kaj Daniela Georgieva.

Ĝemelaj urboj de Varna

Iuj bildaj impresoj

Vidu ankaŭ

Listo de urboj de Bulgario kaj Haveno de Varna

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA