Varno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri hinduismo. Pri urbo en Bulgario temas artikolo Varna.

La varnoj estas la kvar grupoj en kiu preskaŭ la tuta homa socio dividiĝas, laŭ la Hinduisma religio. La varnoj estas la bazo de la kasta sistemo. La kvar varnoj estas:

  • Brahminoj, kies membroj tradicie estas pastroj, instruistoj kaj simile
  • Kŝatrioj, kies membroj kutime estis batalantoj kaj politikaj gvidantoj
  • Vaiŝjoj, kiuj estis komercistoj kaj artisanoj,
  • Ŝudroj, kiuj estis la laboristoj.

Laŭ la religio, la kvar varnoj devenis de la korpo partoj de la dio Puruŝa.

En la Hinduisma sistemo, la malsamaj varnoj ne havas la saman valoron. La brahmina varno estas konsiderata la plej supera, kaj la Ŝudroj estas konsiderataj la plej malsuperaj. Eĉ malpli superaj ol la Ŝudroj estas la dalitoj aŭ "netuŝeblaj homoj", kiuj tradicie faras laborojn konsideratajn ne puraj laŭ la Hinduisma kredo. Ili ne apartenas al iu ajn varna kaj estis forte diskriminaciitaj.

Ĉiu varna dividiĝas en multajn Jati, endogamajn kaj heredajn komunumojn kiuj tradicie estas ligitaj al aparta profesio. La Jati korespondas al la kastoj, dum la varna reprezentas grupojn da kastoj.

Nuntempe en Hindio multaj homoj estas ankoraŭ tre konsciaj pri sia varno kaj kasto, kvankvam homoj ne plu necese faras laboron kunligitan kun sia kasto.