Varsovia Kontrakto

El Vikipedio

(Alidirektita el Varsovia Pakto)
Saltu al: navigado, serĉo
La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Kontrakto (ruĝa) en evoluo ekde 1949 ĝis 1982
La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Kontrakto (ruĝa) en evoluo ekde 1949 ĝis 1982

La Varsovia Kontrakto (oficiala nomo: Kontrakto pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La kontrakto, kies tekston proponis Nikita Ĥruŝĉov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam 1949 fondita NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetiaj trupoj en Orienta Eŭropo. (Post la subskribo de packontakto inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetiaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario). Varsovia Pakto estis nuligita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥio.

[redaktu] Membroŝtatoj

poŝtmarko de GDR de 1975 pri la 20-jara jubileo de la Varsovia Kontrakto
poŝtmarko de GDR de 1975 pri la 20-jara jubileo de la Varsovia Kontrakto

Do, ĉiuj "komunistaj" ŝtatoj de la tiama Eŭropo krom Jugoslavio.

La membroj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian kaze de atako al unu el ili. La ĉefa kontraŭulo estis NATO, kreita en 1949. Sed praktike la armeoj de la Varsovia Pakto pli levis la armilojn kontraŭ la propraj ŝtatanoj ol kontraŭ la okcidentaj ŝtatoj: estis la soldatoj de la Varsovia Pakto sub gvido de la sovetiaj tankoj kiuj disbatis la hungaran revolucion de 1956 kaj la pragan printempon de 1968 en Ĉeĥoslovakio.

[redaktu] Vidu ankaŭ