Varsovia Traktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Traktato (ruĝa) en evoluo ekde 1949 ĝis 1982

La Varsovia Traktato (oficiala nomo: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La traktato, kies tekston proponis Nikita Ĥruŝĉov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organizaĵo NATO, sed inter alie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetiaj trupoj en Orienta Eŭropo (Post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetiaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario).

La Varsovia Pakto estis nuligita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥio.

Membroŝtatoj

Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1975, MiNr 2043.jpg
Poŝtmarko de GDR de 1975 pri la 20-jara jubileo de la Varsovia traktato

Do, membris ĉiuj "komunistaj" ŝtatoj de la tiama Eŭropo krom Jugoslavio.

La membroŝtatoj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian okaze de atako al unu el ili. La ĉefa kontraŭulo estis NATO, kreita en 1949. Sed praktike la armeoj de la Varsovia Pakto pli levis la armilojn kontraŭ la propraj ŝtatanoj ol kontraŭ la okcidentaj ŝtatoj: estis la soldatoj de la Varsovia Pakto sub gvido de la sovetiaj tankoj kiuj disbatis la hungaran revolucion de 1956 kaj la pragan printempon de 1968 en Ĉeĥoslovakio. Post protestoj de Solidarność en Pollando la kontraŭkomunistoj de aliaj landoj de la pakto komencis ankaŭ ribeli kaj enfine la traktato falis en 1989. Plej gravaj personoj aktivaj cele al tiu falo estis Lech Wałęsa (la iniciatinto), Helmut Kohl kaj Vaclav Havel. Tre gravan influon havis papo Johano Paŭlo la 2-a.

Foto de renkontiĝo de estroj de ŝtatoj de Varsovia Pakto en jaro 1987 (de maldekstre): Gustáv Husák, Todor Živkov, Erich Honecker, Miĥail Gorbaĉov, Nicolae Ceauşescu, Wojciech Jaruzelski kaj János Kádár.

Bibliografio

  • Jerzy Kajetanowicz, Polskie wojska operacyjne w Układzie Warszawskim (Pola operaca militistaro en Varsovia Traktato), Poligon 2011, n-ro 5
  • Jerzy Kajetanowicz, Wojsko Polskie w Układzie Warszawskim 1955-1990 (Pola Militistaro en Varsovia Traktato), http://www.serwis-militarny.net/opinie/
  • Ryszard Kałużny, Układ Warszawski 1955-1991 (Varsovia Traktato 1955-1991), Zeszyty Naukowe Wyższej Szkoły Oficerskiej Wojsk Lądowych 2008, n-ro 1

Vidu ankaŭ