Vartisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vartistino)
Vartistino kaj infano en Brazilo, 1874.
La rolulo de Mary Poppins

Vartistinoinfanistino estas virino, kiu profesie vartas infanojn.

Ŝi povas labori en vartejo (infanejo), kien la patrinoj venigas siajn infanojn, aŭ male ŝi mem venas en la domon, kie loĝas la infanoj, kaj zorgas pri ili en ilia hejmo. Kelkfoje eĉ ŝi mem ricevas ĉambron en la domo kaj tranoktas tie, kuiras, ordigas, servas samtempe kiel dungita mastrumantino.

En la pasinteco dungis vartistinon precipe nobelinoj, ĉar zorgi pri simplaj hejmaj laboroj estis nedigna por ilia socia rango, nuntempe la virinoj estas mem dungitaj kaj profesie okupitaj, tial ili serĉas „afablan virinon por gardado de infanoj“.

Vartistino povas zorgi pri unu infano aŭ pluraj gefratoj el unu familio, sed ofte ŝi havas plurajn kunvartitojn el diversaj familioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]