Vasiľ Turok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vasiľ Turok (naskiĝis la 8-an de januaro 1940, mortis la 7-an de novembro 2005 en Prešov) estis rutena dramatiko, dramaturgisto kaj kultura laboristo loĝinta en Slovakio.

Li naskiĝis en rutena vilaĝo Habura en nordorienta Slovakio ĉe urbo Medzilaborce. Post mez- kaj alt-lerneja studado en Bratislavo li revenis orienten, kie li laboris kiel pedagogo en ĝenerala mezlernejo en Prešov, poste en Ortodoksa teologia (diavorta) fakultato en sama urbo. Li partoprenis en procezo de renoviĝo de ruteneco, identeco de rutenoj. Nekontestebla estas lia signifa kontribuo al teatro, precipe kiel dramaturgo, tradukisto kaj reĝisoro en unusola profesia rutena teatro — nome Teatro de Alexander Duchnovič en Prešov. Li ankaŭ ĉeestis ekeston de la unua rutena kultura-nacieca organizaĵo en tiama ĈeĥoslovakioRutena renoviĝo (sk: Rusínska obroda), kaj ankaŭ estis la unua prezidanto de la Monda Konsilio de Rutenoj (sk:Svetová rada Rusínov) kaj kiel plenumkomitato de la unua internacia rutena organizaĵo - Monda Kongreso de Rutenoj (sk:Svetový kongres Rusínov).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]