Vasil Ikonomov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasil Ikonomov
Vasil Ikonomov

Vasil Bonĉev Ikonomov (naskiĝis je 9-a de Aŭgusto 1898 - mortigita je 19-a de Junio 1925) estis unu el plej gravaj Bulgariaj anarkiistoj kaj revoluciaj militistoj. Li estis forta apoganto de rekta agado kaj okazigis multajn sukcesajn atakojn kontraŭ Bulgaraj ŝtatisoj kaj kapitalistoj.

Biografio

Fruaj jaroj

Vasil Ikonomov naskiĝis en 9-a de aŭgusto 1898 en urbo Ajtos. Lia patro estis poŝtlaboristo kaj lia patrino estis instruistino. Dum lia infaneco, Vasil Ikonomov loĝis kun sia familio en Ajtos, Stara Zagora, Pazarĝik kaj Sofio. Ĉ. 1915 li graduis de Sofia gimnazio por knaboj. Eĉ estiel adolesko li partoprenis en Unua Mondmilito, kie li gajnis famon kiel elstara pafisto kaj iĝis oficiro.

Post la milito, li studis en Jura fakultato de Sofia Universitato. En 1919 li konatiĝis kun tiam grava anarkiisto Miĥail Gerĝikov kaj aliĝis al anarkiista movado. En la sama jaro estas fondita Federacio de anarki-komunistoj en Bulgario (Федерацията на анархистите-комунисти в България, ФАКБ, FAKB), kaj Miĥail Gerĝikov iĝis ĉef-redaktisto de ĝia ĉefa gazeto Veko ("Пробуда").

Antaŭrevolucia agado

Ekde tiam kaj ĝis sia morto Ikonomov agis kiel unu el plej aktivaj kaj danĝeraj anarkiistoj, forta apoganto de kontraŭleĝa aktivismo kaj revolucia teroro. Li partoprenis en sennombraj agadoj, ekspropriadoj kaj urbbataloj kontraŭ policistoj, dum li aktivis provizii armilojn kaj monon por leĝaj kaj kontraŭleĝaj grupoj de anarkiistoj. Ankaŭ li partoprenis en agoj de pure propagandaj celoj.

La 21-an de majo 1921 en Sofio estis mortpafita Aleksandr Grekov, unu el estroj de faŝista partio Popola pakto ("Народен сговор"), ĉefredaktisto de naciista gazeto Vorto ("Слово") kaj direktoro de Konsorcio de Tabakproduktistoj. Tio mortigo okazas pro ke li subpremis strikon de laboristinoj en tabakaj uzinoj de Kjustendil. Pro la sama striko en 8-a de julio 1922 estas mortigita Pano Ĉuklev, eksa urbestro de Sofio kaj direktoro de tabaka firmao "Orient tabako". Plej probabla aganto por ambaŭ mortigoj estas Vasil Ikonomov.

En la sama 1922-a jaro kontraŭleĝaj anarkiistoj mortpafis ĉefon de Sofia centrala prizono. Tiel ili venĝis por siaj arestitaj kamaradoj.

Inter 1920 kaj 1922 Vasil Ikonomov partoprenis en eldono de kontraŭleĝa gazeto Anarkiisto ("Анархист"). Tio estis ĉefa organo de FAKB en tiu periodo, kies ĉefredaktejo estis en Sofio. Ĉefredaktisto estis Georgi Ĵeĉev kaj tie publikiĝis Georgi Ŝejtanov kaj aliaj konataj anarkiistoj. Ankaŭ sur ĝiaj paĝoj Ikonomov kaj aliaj anarki-teroristoj prenis respondecon por agoj kontraŭ kapitalismo kaj ŝtata sistemo.

Post tumulto de 9-a junio 1923 alia grava kontraŭleĝa anarkiisto Aleksandr Stambolijski, kiu kaŝis sin apud vilaĝo Slavovica, sendis kamaradon al Miĥail Gerĝikov en Plovdivon por konekti lin kun Ikonomov. Li deziris ke kun helpo de Ikonomov li kaj lia grupo fuĝu en Jugoslavion tra Balkanoj. Malgraŭ tio ke antaŭnelonge la registaro akceptis apartan leĝon kontraŭ anarkiistoj, t.n. Leĝon por ekstermo de rabistoj ("Закон за изтребление на разбойниците"), kaj en 26-a de marto 1923 en Jambol estis mortigitaj 23 anarkiistoj dum unu vespero, Gerĝikov konsentis helpi kaj klopodis konektiĝi kun Ikonomov. Sed ilia plano malsukcesis, ĉar la situacio disvolviĝis tre rapide kaj militistoj, gvidataj far kapitano Ĥarlakov, mortigis na Stambolijskij antaŭ Ikonomov kaj Gerĝikov povis helpi.

En septembro de 1923 Vasil Ikonomov partoprenis en preparado de ribelo en Koprivŝtico, sed la ribelo malsukcesis.

Kreo de Koprivŝtica ĉelo

Post revolucio de 9-a de junio, Bulgara komunista partio elektis t.n. taktikon de Unuita Fronto. La baza ideo de tiu taktiko estis ke ĉiuj maldekstruloj de la lando unuiĝu por subteni la partion kaj formitan de ĝi registaron. Plimulto de anarkiistoj ne subtenis tian ideon, ĉar ili komprenis, ke revolucia lukto postulas organizon en agado, kaj ne gvidon far iu centrala organo. La slogano de Laborista-kamparana registaro ankaŭ ne plaĉis al la anarkiistoj, sed ili subtenis la revolucion, ĉar por ili tio estas ŝanco por ŝanĝi socion. Vasil Ikonomov estis inter la plej ardaj malamikoj de Unuita Fronto kaj la komunistoj. Pro tio li kverelis kun Georgi Ŝejtanov, kiu kredas je portempa subteno de la Fronto.

En komenco de 1924 grupo de anarki-teroristoj, inter kiuj estis Vasil Ikonomov, embuskis grandan burĝon Aleksander Guĝev inter Strelĉa kaj Panagjuriŝte. Guĝev estis mortigita, kaj lia gardisto vundita. Dum tuta 1924-a jaro Ikonomov agis kontraŭleĝe kune kun alia anarkiisto, Miŝo Cicelkov. En 1925 al ili komencis aliĝi aliaj anarkiistoj - Neŝo Tumangelov, Vasil Popov-Geroja ktp. En marto estas fondita Koprivŝtica ĉelo de anarki-komunistoj. Ili ne havis formalan estron, sed dum batal-akcionoj ordonojn donis plej sperta - do, Vasil Ikonomov aŭ Neŝo Tumangelov.

Atenco kontraŭ caro

En 14-a de aprilo 1925 grupo de membroj de la Koprivŝtica ĉelo (nome, Vasil Ikonomov, Vasil Popov-Geroja, Neŝo Tumangelov, Anton Ganĉev kaj Neŝo Mandulov) atakis aŭton de tiama bulgara caro Boriso la 3-a en montpasejo Arabakonak apud urbeto Botevgrad. La gardistoj de caro rimarkis atakantaj kaj unuavice komencis pafi, la anarkiistoj respondis, Vasil Ikonomov ĵetis du bombojn kaj la cara aŭto koliziis al fosto. Nur kun helpo de tie preterveturanta aŭto la caro sukcesis fuĝi[1]. Nun oni scias, ke la trafo inter anarkiistoj kaj cara aŭto estis hazarda kaj la atenco ne estis antaŭe priparita. Nur pro tio la caro travivis.

La atenco ĉe Arabakonak vokis ondon de protestoj inter reganta klaso kaj ties preso. En la sekva tago ĉefministro Aleksandr Cankov, ministroj, militistoj, politikistoj kaj simplaj regatoj ade gratulis la caron pri lia "savo". La angla gazeto Times je 15-a de aprilo 1925 skribis: "Nepriskribeblajn scenojn de entuziasmo oni povas vidi en Sofio ekde mateno, kiam en templo de Sankta Aleksandro la Neva okazis danka meso pro savo na vivo de caro"[mankas fonto]

Ekde 16-a de aprilo komencis ondo de ŝtata teroro kontraŭ ĉiu opozicio: anarkiistoj, komunistoj, laboristoj, kamparanoj ktp. Dum sekvontaj du semajnoj estis arestitaj ĉ. 3 194 homoj, el kiuj plimulto estis mortigitaj aŭ tuj, aŭ post juĝo[1]. Sed anarkiistoj ne ĉesis ilian agadon kaj daŭre faris fortajn atakojn kontraŭ fortiganta faŝista reĝimo.

Agado post la atenco

En majo 1925 la Koprivŝtica ĉelo okazigas kelkajn sukcesajn akcionojn, el kiuj plej grava estis la atako al militista konvojo inter Strelĉa kaj Koprivŝtico. Rezulte de la atako, la soldatoj fuĝis kaj la anarkiistoj prenis armilojn kaj kartoĉojn, kiujn ili malhavis. En mezo de junio Vasil Ikonomov kaj kelkaj aliaj membroj de lia grupo (Velko Ivanov, Neŝo Mandulov k. aliaj) apartiĝis de la ĉelo por akiri monon. En 19-a de junio ili decidis ataki ekspresan trajnon Sofio-Plovdiv. Sed en nokto de 20-a de junio, plej probable pro denunco, agentoj de Servo de Socia Sekureco eltrovis la grupon kaj atakis ĝin apud vilaĝo Belica. En batalo, Vasil Ikonomov estas mortita.

La caro Boriso la 3-a vidis la kadavron kaj atestis, ke tio estis unu el liaj atakintoj. Ikonomov estas enterigita en tombejo de vilaĝo Belica. En 10-a de novembro 1989 oni starigis tie monumenton, kaj ekde tiam anarkiistoj de tuta Bulgario ĉiujare vizitas la tombon.

Notoj kaj referencoj

  1. Dimitrina Aslanian, Histoire de la Bulgarie de l'Antiquité à nos jours с.315