Vasil Peevski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vasil PEEVSKI (naskiĝis en septembro 1905 Loveĉ, Bulgario - mortis la 9-an de julio 1992) estis bulgara esperantisto, elstara geodeziisto, eminentulo pri scienca aplikado de Esperanto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Vasil Peevski naskiĝis en septembro 1905 en la bulgara urbo Loveĉ. Dum sia unua gimnazia klaso en Pleven li ekkonis Esperanton, kaj baldaŭ li aktiviĝis kiel kursgvidanto kaj sekretario de la loka asocio. Studinte geodezion en la Teknika Altlernejo de Vieno, li ekoficis en 1929 en la ŝtata Geografia Instituto. Ekde la fondiĝo de la unua Teknika Altlernejo en Bulgario en 1942, li gvidis ties katedron de geodezio seninterrompe ĝis 1974. Li estis ankaŭ rektoro kaj profesoro de la Sofia Politeknika Universitato, rektoro de la Supera Konstruinĝeniera Instituto kaj estro de fako ĉe la edukministerio.

Lia internacia renomo pro aŭtoreco de cento da sciencaj verkoj kaj lernolibroj estis agnoskita per dumviva honora membreco en pluraj sciencaj asocioj, kaj kronita de honora prezidanteco en la Internacia Federacio de Geodeziistoj. Kiel konata aganto en internaciaj sciencaj rondoj, li atingis kun Boĵidar Popoviĉ, ke la Monda Federacio de la Sciencaj Laboristoj eldonis sian revuon Scienca Mondo ekde 1976 ankaŭ en Esperanta varianto, sub lia redakto. De 1974 li funkciis kiel vicprezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta. Dum la UK-oj de Sofio (1963), Ateno (1976) kaj Varna (1978) li estis rektoro de la Internacia Somera Universitato.