Vasil Stefanik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vasyl Stefanyk.jpg

Vasil Stefanik ukraine Стефаник Василь (1871-1936) - brila majstro de mallongaj noveloj kaj rakontoj. Lernis en gimnazioj de Kolomeo kaj Drohobiĉo, poste studis medicinon en Krakova Jagelona Universitato, proksimiĝis tie kun polaj impresistoj. Plej multe verkis pri vivo kaj moroj de galiciaj kamparanoj. Liaj novel-kolektoj aperis en Ĉernivco kaj Lvivo en 1899-1905. Estinte en Ukrainio li konatiĝis kun Lesja Ukrajinka k.a. ukrainaj verkistoj.

Poste li okupiĝis pri politiko, estis ambasadoro de Aŭstra parlamento (1908-18). En 1916 revenis al literatura agado.

Liaj verkoj estis tradukitaj en la lingvojn angla, germana, pola, rusa. Lian novelon "Katrinjo" esperantigis Miĥajlo Jurkiv (Ukraina Stelo, 1913), "Malutilo" kaj "Blua libreto" - Orest Kuzjma (Literatura mondo, 1925, 3), tri aliajn - Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 6).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kolektoj de rakontoj:

  • Синя книжечка. Образки, Чернівці, 1899 (reeldonita en 1914);
  • Камінний хрест, Львiв, 1900;
  • Дорога, Львiв, 1901;
  • Моє слово, Львiв, 1905;
  • Оповідання, СПБ, 1905; Київ, 1919;
  • Вибрані твори, ДВУ, 1927;
  • Твори, ДВУ, 1929, 3-є вид.

Krom tio estis kelkaj malgrandaj volumoj de la eldonejoj «Книгоспілка», ДВУ, «Рад. літ.».