Vasil Stus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasil Stus
Persona informo
Василь Семенович Стус
Naskiĝo 6-an de januaro 1938 (1938-01-06)
en Rakhnivka
Morto 4-an de septembro 1985 (1985-09-04) (47-jaraĝa)
en Perm-36, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Baikove Cemetery vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Vasyl' Stus Donetsk National University vd
Subskribo Vasil Stus
Familio
Edz(in)o Q78481069 vd
Infanoj Dmytro Stus vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • homrajta aktivulo • tradukistoverkisto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vasil STUS (ukraine Стус Василь; naskiĝinta la 6-an de januaro 1938 en Raĥnivka (Vinica provinco) — mortinta la 4-an de septembro 1985 en malliberejo ВС-389/36-1, Permja regiono, Sovetunio) estis ukraina poeto, kritikisto kaj publicisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia infaneco kaj juneco pasis en Donecka provinco. Post la filologiaj studoj en Donecka Universitato en la fino de la 1950-aj jaroj. li estis instruisto, servis en la Sovetia armeo, laboris kiel ĵurnalisto. Liaj unuaj poemoj aperis komence de 1960-aj jaroj en Literaturna hazeta kun la bondeziraj vortoj de Andrij Maliŝko. En 1963 li komencis aspirantecan kurson en Instituto de literaturo nome de Taras Ŝevĉenko, multe verkis, tradukis poemojn de germanaj poetoj. En 1965 oni eksigis lin el la kurso pro la protesto kontraŭ la arestoj de ukrainaj intelektuloj-disidentoj.

Komenciĝis malfacila periodo en lia vivo, hazardaj laboroj, konstanta minaco esti maldungita. En 1972 Stus kun aliaj ukrainaj disidentoj estis arestita kaj kondamnita. En 1979 li revenis al Kievo post la malliberigo en Mordovio kaj ekzilo ĉe Kolima. Post ok monatoj okazis nova aresto kaj kondamno al 15 jaroj de malliberigo. En la puntendaro por politikaj malliberigitoj en Permja regiono li mortis en 1985. Oni enterigis lin en la sennoma tombo sur la puntendara tombejo. Nur en 1989 la restaĵoj de la poeto estis transportitaj al Ukrainio.

"Ni batalis por demokratiigo", skribis V. Stus en la letero al la Prezidio de la Supera Konsilio de USSR la 1-an de aŭgusto 1976, "kaj tion oni konsideris pruvo de kalumniado de la sovetia reĝimo; mia amo al la propra popolo, maltrankviliĝo pri la kriza situacio de ukraina kulturo estis kvalifikitaj kiel naciismo; mian malaprobon de la praktiko, sur kies grundo elkreskis stalinismo, Berija-reĝimo kaj simila fenomenoj, oni agnoskis kiel ĉefe malican kalumnion. Miajn poemojn, literatur-kritikajn artikolojn, oficiajn petskribojn al C[entrala]K[omitato] de KP de Ukrainio, Asocio de Verkistoj kaj aliaj oficiaj organoj oni akceptis kiel pruvon de propagando kaj agitado."

Literatura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La krea heredaĵo de Vasil Stus estas sufiĉe granda. La unua poemkolekto Vintraj arboj, proponita fine de 1960-aj jaroj al la eldonejo Radjanskij pismennik (Sovetia verkisto), ne estis publikigita. En 1970 sen ajna espero pri aperigo Stus preparis la duan poemaron sub la titolo Gaja tombejo, poezie protestante kontraŭ intelekta la politika kaj intelekta stagnado.

Palimpsestoj estas la pinto de la Stus-heredaĵo. Sub tiu titolo (en antikva epoko oni nomis 'palimpsestoj' pergamenojn, sur kiuj estis forviŝita la antaŭa teksto kaj skribita la nova) estis kunigita ĉio, verkita de la poeto en malliberejo, kun fragmenta enigo de pli fruaj poeziaĵoj, kiuj estis por li aparte karaj. La poemoj de la lastaj vivojaroj eniris la kolekton La birdo de la koro. Kajero "Birdo de l'animo", kiu enhavis ĉirkaŭ 300 liajn lastajn poemojn kaj saman kvanton de tradukoj, estis detruita de KGB.

En 1985 Vasil Stus estis nomumita por la Premio Nobel de Literaturo, sed pro lia neatendita morto oni ne konsideris lin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • Poemojn de Vasil Stus esperantigis Kris Long (Ukraina Stelo, 1991, 4), Nadija Hordijenko Andrianova.
  • Laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (1993, postmorte).
  • La 4-an de decembro 2019 en Varsovio okazis pola premiero de la ukraina filmo Malpermesita, reĝisorita de Roman Bravko, kiun en Ukrainio rigardis cent mil personoj - metafora biografio de Vasil Stus, heroo de Ukrainio murdita pro versaĵo pri KGB