Vasilij Ŝulgin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vasilij Ŝulgin

Vasilij Vitaljeviĉ Ŝulgin (13-an de januaro, 1878, Kievo - 15-an de februaro, 1976) estis rusia konservativa politikisto kaj membro de la blanka movado.

Lia patro estis profesoro pri historio, monarĥisto kaj redaktisto de monarĥista gazeto. Ŝulgin studis juron en la Kieva Universitato kaj rifuzis tiutempe la konstantaj studentajn protestojn. Li estis arda opozicianto de la revolucio kaj apoganto de la monarĥio. Li komencis verki artikolojn por gazeto de sia patro. Kvankam li estis antisemito, li kontraŭis la perforton kontraŭ la judoj. Li forte kritikis en 1913 la registaron pro la Beilis-afero. Ŝulgin komprenis, ke registara partopreno en la afero aŭ blinda konduto estas malavantaĝaj pro la registaro.

Politikisto[redakti | redakti fonton]

Ŝulgin en 1907 iĝis membro de la Dumao. Li reprezentis ekstrem-dekstrajn poziciojn, apogis registaron de Pjotr Stolipin, inkluzive la enkondukon de milita tribunalo kaj aliajn disputitajn aferojn. Post kiam komenciĝis la unua mondmilito, Ŝulgin ekservis en la armeo. Li vundiĝis en 1915 kaj hejmenveturis. Ŝulgin estis ŝokita pro la terura organizo kaj provizado de la Rusia armeo. Kun membroj de la oktobranoj kaj Kadetoj kaj aliaj dekstraj aŭ centraj organizoj, li establis la Progresivan Blokon. Celo de la bloko estis la provizo de la armeo per ĉiu necesaĵo, kiun la registaro ne povis plenumi.

Revolucio kaj elmigrado[redakti | redakti fonton]

Ŝulgin evidente kontraŭis la revolucion, kvankam estis evidenta ke absoluta monarĥio en Rusio ne povas longtempe ekzisti. Li konvinkis kun Aleksander Guĉkov la caron Nikolao la 2-a por abdiki pri la trono. Ili volis konstitucian monarĥion kun grandprinco Miĥael Aleksandroviĉ aŭ fortan respublikon. Li apogis la Rusian provizoran registaron kaj la Kornilov-puĉon. Kiam ĉiuj esperoj perdiĝis, li aliĝis al la Blanka movado en Kievo. Ŝulgin en 1920 elmigris al Jugoslavio. Li sekrete vizitis la Sovetunion en 1925-26 kaj verkis siajn impresojn pri la Nova Ekonomia Politiko en la libro The Three Capitals (Три столицы). Li havis kontaktojn al aliaj kontarŭrevoluciaj personoj en la elmigrado, sed li ĉesis la politikan aktivadon en 1937.

Reveno en la Sovetunion[redakti | redakti fonton]

Post kiam la ruĝa armeo okupis Jugoslavion en 1944, Ŝulgin estis arestita kaj punita je 25-jara prizono pro kontraŭsoveta agado. Post 12 jaroj, li liberiĝis per amnestio en 1956. Post tio li vivis en Vladimir. En sia pli posta libri, li argumentis, ke la komunusmo ne estis katastrofo por Rusio, ekde kiam la bolŝevikoj iĝis patriotoj de Rusio. Ŝulgin estis ĉefrolanto en 1965 en dokumenta filmo, en kiu li parolis pri sia historio al soveta historiisto.Ŝulgin