Vasilij Cvetkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Cvetkov
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1907 (1907-01-20)
Morto 19-an de junio 1976 (1976-06-19) (69-jaraĝa)
en Kudinovo (selo), Distrikto Malojaroslavec (Kaluga provinco)
Tombo Distrikto Malojaroslavec (Kaluga provinco)
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
vdr

Cvetkov Vasilij Nikolajeviĉ, ruse Василий Николаевич Цветков (naskiĝis la 14-an de januaro 1907 en Smolenska gubernio, mortis la 19-an de junio 1976 en vilaĝo Kudinovo, distrikto Malojaroslavec, Kaluga provinco) estis sovetia bestobredisto, organizanto de agrikultura, Heroo de Socialisma Laboro (ekde 1966).

Li naskiĝis en 1907 en tiama Smolenska gubernio (Rusia Imperio) en vilaĝo Kamenka. Finstudis profesian lernejon en Leningrado, poste laboris en kelkaj regionoj kiel direktoro de agrikulturaj organizaĵoj. Ekde 1953 li estis direktoro de sovĥozo Kudinovo (distrikto Malojaroslavec, Kaluga provinco).

Pro granda sukceso pri evoluigo de bestobredado en Kaluga provinco Cvetkov akiris titolon "Heroo de Socialisma Laboro" kaj du ordenojn de Lenin.

Kelkfoje Cvetkov estis deputito de la Supera Soveto de RSFSR.

Honore al Cvetkov estas nomita la loka bestobredada fabriko "Kudinovo" kaj mezlernejo en Kudinovo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Цветков, Василий Николаевич en la rusa Vikipedio.