Vasilij Devjatnin
Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATIN (naskiĝis en 1862, mortis en 1938) estis instruisto kaj rusia esperantisto, de 1905 membro de la Lingva Komitato.
Vivo
Devjatnin pasigis siajn infanjarojn en la Orlova regiono. Li fariĝis instruisto de la latina lingvo kaj rusa literaturo en Kievo, poste en Vilno.
Esperanta agado
Devjatnin unue estis volapukisto. En 1891 li ekkonis Esperanton. Post unu-monata studado li jam tradukis la poemon Anĝelo de Miĥail Lermontov, presita en la julia numero de La Esperantisto. Depost tio li fariĝis korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson (UK) kaj fariĝis membro de la Lingva Komitato (LK). Ĉe la 7-a UK en Antverpeno en 1911 li gajnis la unuan premion de literaturo-konkurso.
Li estis membro de Zamenhofa Artista Adeptaro en Parizo, aranĝis festojn kaj kulturajn kunvenojn.
Ekzistas gramofondisko el la jaro 1912, kie li deklamas la poemon "Blanka vualo".
El Antverpeno, laŭ la invito de Hippolyte Sebert, li venis al Parizo, kie li dum unu jaro vigle laboris por Esperanto; poste li piediris (kun la turka Esperantisto Roman) dum 42 tagoj al la Krakova UK en 1912. Siajn travivaĵojn dum tiu vojaĝo li priskribis en la libro "Propaganda piedvojaĝo".
Post la kongreso li laboris en Munkeno (Germanio) por la entrepreno "Parkurbo Esperanto". Post ties fiasko li vojaĝis al Lepsiko por labori en la Saksa Esperanto-Instituto. Fine de julio de 1914 li ekveturis al Parizo por la UK, sed nokte la vagonaro estis haltigata, ĉiuj al-Parizaj vojaĝantoj estis arestataj kaj per longaj flankvojoj oni resendis ilin al Lepsiko.
Devjatnin fariĝis militkaptito en la urbeto Traunstein apud Lepsiko ĝis 1918. Post la unua jaro Devjatnin povis daŭrigi sian esperantistan agadon, instruis Esperanton al germanaj suboficiroj kaj ricevis eĉ salajron. De 1918 ĝis 1922 li laboris en Leningrado, gvidis kursojn, estris societon ktp. En 1918 li kontribuis al la rusaj Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro, kunordigitaj de Sergeo Obruĉev.[1] Post 1922 li vivis en Kievo (nuntempe en Ukrainio.
Propaganda piedvojaĵo al la Oka internacia Esperantista kongreso
"Propaganda piedvojaĝo" estas modesta broŝuro, presita en Munkeno en 1912, kie Devjatnin priskribas sian migradon de preskaŭ du mil kilometroj kun la turka samideano Romano. De aŭgusto 1911 ĝis julio 1912 Devjatnis loĝis en Parizo, kie li fondis la grupon Zamenhofa Artista Adeptaro, kiu interalie preparis teatrajn prezentaĵojn kaj koncertojn.
2-a de julio Parizo - Meaux 3-a/4-a de julio Meaux - Chateau Thiery 4-a de julio Epernay, Châlons-sur-Marne 6-a de julio Vitry, St. Dizier 7-a de julio Stainville, Ligny, Commercy 8-a/9-a de julio Nancy 11-a de julio Marainvillier, Avricourt (tiama landlimo inter Francio kaj Germanio), Zabern, Strasburgo 12-a/13-a de julio Kehl 14-a de julio Baden-Baden 15-a/16-a de julio Karlsruhe 17-a de julio Pforzheim, Stutgarto 18-a de julio Esslingen, Heidenheim, Giengen 21-a de julio Brenz, Günzburg, Burgau 22-a de julio Augsburg 24-a de julio Munkeno 28-a de julio Prien 29-a de julio Bad Reichenhall Salzburg 30-a de julio Linz, Mauthausen 2-a de aŭgusto Vieno 6-a de aŭgusto Prerau 7-a de aŭgusto Mährisch Ostrau 9-a de aŭgusto Jawischovice Mydiniki 10-a de aŭgusto Krakovo
Verkoj
Vasilij Devjatnin estis bonega stilisto kun ampleksa literatura agado. De li aperis en Fundamenta Krestomatio versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj la originala rakonto Arturo.
Tradukoj el la rusa
- la poemo Demono de Lermontov (1894, 57 paĝoj, la 73-a libro Esperanta);
- verkoj de Aleksandr Puŝkin:
- Boris Godunov (1894-95),
- Poltava, 1906,
- Ruslano kaj Ludmila;
- La urso (Medved),: komedieto en unu akto, Tabarz: Esperanta Komerca Servo, [ĉ. 1925], 15 p. Popola Biblioteko Esperantista n-ro 11 ÖNB (tradukita el la rusa komedio de Anton Ĉeĥov, prezentita dum la 8-a UK en Krakovo)
- fabloj de Ivan Krilov;
- la dramo La Reĝo Judea de Romanov;;
- la poemo Katerina de Taras Ŝevĉenko;
- Demono kaj Anĝelo de Lermontov.
Tradukoj el la germana
Traduko al la germana
La poemo Seid gesegnet en Germana Esperantisto 1912, Serio B, paĝo 4 estas traduko de Heinrich Ihnen al la germana. Temas pri hinda legendo laŭ Senkeviĉ.
Originalaj Verkoj
Li verkis komedietojn originalajn: Edziĝo, Nefinita dramo kaj La instruita mimikisto. Lia pli granda originala poezia verko estas Nevola mortiginto (1896). Alia verko estas la Unuaj Esperanto-Satiroj (1919).
Kolekto de liaj literaturaj verkoj aperis en kvar volumoj de Plena Verkaro de V. N. Devjatnin (1906-11, 584 p.).
Verkoj pri Esperanto
- Propaganda piedvojaĝo al la oka (1913, 94 paĝoj);
- Elementa Esperanta Sintakso (1924);
- Esperanta Afiksaro (1914);
- Ŝlosilo al memlernilo "Esperanto en dek lecionoj" (de Devjatnin) kaj aliaj lernolibroj por rusoj.
Li kunlaboris al la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto, al Internacia Lingvo, la rusa gazeto La Ondo de Esperanto ktp.
Literaturo
- 2008: Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto – CEOLE (Konciza Enciklopedio de la Originala Literaturo de Esperanto). New York: Mondial 2008, p. 39-40.
- 2008: Devjatnin – esperantisto el Vilno, Anatolo Sidorov, Litova Stelo 2008 N-ro 3, 4, kaj 5 (p. 19-23).
- 1947: Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, p. 13.
- 1931: Demetrio Viktorov-Ĉeĥoviĉ en Literatura Mondo 1931, p. 118.
Referencoj
- ↑ Albault, André. En: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007, p. 270.
Eksteraj Ligiloj
- Verkoj de kaj pri Vasilij Devjatnin en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Pri Parkurbo Esperanto en Pola Esperantisto, 1912, p. 182.
Rete legeblaj verkoj
greke Unua, tria kaj kvara libroj el Plena Verkaro en formo de skanitaj paĝoj greke Verkoj de Vasilij Devjatnin en la skan-projekto de la Kolekto por Planlingvoj greke Malhimno idista greke Fabloj de I. A. Krilov greke Nevola mortiginto