Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov
Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov
Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov
Naskiĝo 12-an de februaro 1900
en Serebrjanie Prudi, Rusia Imperio
Morto 18-an de marto 1982 (82 jaroj)
en Sovetunio Moskvo, Sovetunio
Soldata kariero
Rango: Marŝalo de Sovetunio
Tempo de deĵoro: 1917–1972
Deĵoris en: Flago de Sovetunio Sovetunio
Speco: Flago de Ruĝa Armeo Ruĝa Armeo (ĝis 1972)
Komandis al: 5-a pafista armeo
4-a armeo (1938–1939)
9-a armeo (1939–1940)
64-a armeo (1942)
62-a armeo (1942–1943)
8-a gvardia armeo (1943–1945)
Militoj: Intercivitana milito en Rusio
Vintra milito
Dua Mondmilito
Bataloj: Invado en Pollandon
Batalo ĉe Suomussalmi
Batalo ĉe Stalingrado
Operaco Bagration
Visla-Odra operaco
Berlina operaco
Medaloj: Dufoje heroo de Sovetunio
Persona informo
Tombo Kurgano de Mamaj
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Milita Lernejo M. V. Frunze • Special Faculty of the Frunze Military Academy
Subskribo Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov
Okupo
Okupo oficiropolitikisto • memuaristo • verkisto
vdr

Vasilij Ivanoviĉ ĈUJKOV (ruse Василий Иванович Чуйков) naskiĝis la 12-an de februaro 1900 en Serebrjanie Prudi (t.e. Arĝentaj Lagetoj), Moskva provinco, Rusia Imperio, mortis la 18-an de marto 1982 en Moskvo. Li estas fama sovetia militestro, marŝalo, dufoje heroo de Sovetunio, deputito de la Supera Soveto de Sovetunio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vasilij elkreskis en malriĉa kamparana familio, tial por subteni la gepatrojn, kiuj havis entute 12 gefilojn, li komencis labori kiel asistanto de mekanikisto, kiam li aĝis ankoraŭ dekdu jarojn.

En 1918 komenciĝis lia milita kariero en la Ruĝa Armeo. Li aktive batalis diversloke kontraŭ blankuloj dum la Rusia enlanda milito. Sufiĉe juna (19 j.) li iĝis regimentestro kaj pro siaj sukcesoj meritis kelkajn valorajn gratifikojn.

En 1925 li finstudis Miĥail Frunze Militan Akademion en Moskvo kaj en 1927 ĝian Orientan fakultaton. Poste li kelktempe servis en Ĉinio kiel milita konsilisto kaj estris diversajn diviziojn en Rusio.

tombo
memortabulo pri la berlina kapitulaco

Dum la Vintra milito (1939 - 1940) kontraŭ Finnlando la 9-a Ruĝa Armeo, kiun komandis Vasilij Ĉujkov, fiaskis en Batalo ĉe Suomussalmi. Ĝis somero de 1942 li servis kiel armea ataŝeo en Ĉinio. Tiam lia rango estis generalo-leŭtenanto.

Dum la Dua Mondmilito Ĉujkov estris kelkajn armeojn. Ekde septembro de 1942 li estis estro de la 62-a armeo, kiu gloriĝis pro sukcesa defendo de Stalingrado kontraŭ naziaj konkerintoj. Poste li sukcese batalis dum liberigo de Ukrainio. Tiam li estis generalo-kolonelo.

Gravan rolon ludis la militaj trupoj, kiujn gvidis Vasilij Ĉujkov, dum Berlina operaco, kies kulmino estis hisado de la ruĝa USSR standardo super konstruaĵo de la germana parlamento Reichstag en Berlino okazinta la 30-an de aprilo 1945. Li mem kaj ceteraj generaloj akceptis la 2-an de majo 1945 kapitulacon de la berlina garnizono.

Post fino de la milito Ĉujkov restis en Germanio, kie li ekde 1949 ĝis 1953 servis kiel ĉefkomandanto de la Sovetia Milita Grupo.

Li estis inter 1953 kaj 1960 armea estro de kieva militistara distrikto, poste servis en diversaj postenoj en Moskvo, inkluzive postenon de vic-ministro pri USSR defendo.

Vasilij Ĉujkov mortis la 18-an de marto 1982. Li testamentis enterigi lin en Kurgano de Mamaj en Stalingrado (nun Volgogrado), kiun li sukcese defendis kaj venkis la germanan militgrupon gviditan de feldmarŝalo Friedrich Paulus dum Batalo ĉe Stalingrado komence de 1943.

Familio[redakti | redakti fonton]

Liaj gefamilianoj nomiĝas:

  • edzino Vera Petrovna;
  • filo Aleksandr;
  • nepino Darja;

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fino de la Tria Regno ( Конец третьего рейха), 1973.
  • Batalo de la jarcento (Сражение века), 1975
  • Misio en Ĉinio (Миссия в Китае), 1983.
  • De Stalingrado ĝis Berlino (От Сталинграда до Берлина), 1985.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Nomon de Vasilij Ĉujkov portas:

  • kelkaj stratoj kaj placoj en diversaj urboj de Rusio, respublikoj de eksa Sovetunio kaj alilande;
  • kelkaj lernejoj en diversaj urboj de Rusio, inkluzive lernejon en lia naskiĝloko Serebrjanie Prudi;
  • kelkaj monumentoj diversloke estas starigitaj omaĝe al la marŝalo;

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 — февраль 1943: энциклопедия, под ред. М. М. Загорулько, 5‑a eldono (ruse), p. 800.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]