Vasilij Kandinskij
El Vikipedio
| Vasilij Kandinskij | |
|---|---|
| Rusa pentristo | |
| Naskiĝo | 4-a de decembro 1866 en Moskvo, Rusio |
| Morto | 13-a de decembro 1944 en Neuilly-sur-Seine, Francio |
| Portalo pri Homoj | |
Vasilij KANDINSKIJ aŭ Wassily KANDINSKY (ruse: Василий Васильевич Кандинский, Wassili Wassiljewitsch Kandinski, aŭ Vasilij Vasil'evič Kandinskij; naskiĝis la 4-an de decembro 1866 en Moskvo; mortis la 13-an de decembro 1944 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estis rusa pentristo, desegnisto kaj artteoriisto, kiu vivis ankaŭ en Germanio kaj Francio.
Ofte oni mencias Kandinskij-n kiel la kreanton de la unua abstrakta bildo en la mondo (el la jaro 1911).
