Vasilij Vereŝĉagin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Vereŝĉagin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1842 (1842-10-14)
en Ĉerepovec
Morto 31-an de marto 1904 (1904-03-31) (61-jaraĝa)
en Luŝun
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Naval Cadet Corps • Rusia Akademio de Belartoj
Subskribo Vasilij Vereŝĉagin
Familio
Frat(in)oj Aleksandr Vereshchagin • Nikolay Vereshchagin • Sergey Vereshchagin
Okupo
Okupo pentristo • verkistomilitisto • history painter • genre painter
Verkoj La Apoteozo de la Milito
vdr

Vasilij Vasiljeviĉ Vereŝĉagin (naskiĝis la 14-an[jul.]/ 26-an de oktobro 1842[greg.] en Ĉerepovec, Vologda provinco - mortis la 31-an de marto[jul.]/ 13-an de aprilo 1904[greg.] en Port Arthur, nun Luŝun, Ĉinio) estis rusa pentristo kaj verkisto, tre fama pro pentrado de bataloj, unu el la plej frue konataj rusaj artistoj eksterlande.

Vasilij Vereŝĉagin naskiĝis en familio de nobela bienposedanto. Li havis tri fratojn. Ĉiuj lernis en militistaj kaj edukaj institucioj. Jam 8-jara, Vasilij estis sendita al militlernejo de Carskoje Selo (iama rezidejo de la imperiestra familio, nun Puŝkin). De tie li eliris tri jarojn poste por eniri la maristan militlernejon de Sankt-Peterburgo. Li faris sian unuan vojaĝon en 1858. Li servis sur la velfregato Kamĉatka, kiu iris al Danio, Francio kaj Egiptio. En 1860, kvankam diplomita kaj en unua loko sur la listo de la lernantoj, li forlasis la mararmeon por lerni desegno-arton. Du jarojn poste, en 1863, li ricevis medalon de la Sankt-Peterburga Akademio. En 1864, li iris al Parizo, kie li studis sub gvidado de Jean-Léon Gérôme, pentristo-skulptisto, membro de la Akademio de Belartoj, sed li ne akordiĝis kun la metodoj de sia instruisto.

En marto 1865, Vereŝĉagin vojaĝis al Kaŭkazio. En aŭtuno, li vizitis Sankt-Peterburgon kaj revenis Parizen por daŭrigi siajn studojn. Dum la vintro de 1865-1866, li studis en la Akademio de Belartoj de Parizo. Printempe de 1866, post finstudo kaj diplomiĝo, li rehejmiĝis.

Vojaĝo en Centra Azio[redakti | redakti fonton]

En 1867, Konstantin Petroviĉ Kaufman, ĝenerala guberniestro de la regiono Turkestano kaj komandanto de la rusaj trupoj en centra Azio, invitis Vereŝĉagin pentri je sia servo kun grado de leŭtenanto. En aŭgusto 1867, li estis sendita al Taŝkento kaj Samarkando. Li travivis la defendon de la sieĝitoj en Samarkando kiel oficiala artisto de la armeo. Vundita, li ricevis la ordenon de Sankta-Georgo, 4a klaso : "Citaĵo en rekompenco de bonegeco dum la sieĝo de Samarkando, de la 2a ĝis la 8a de junio 1868." Fine de 1868, la artisto iris al Sankt-Peterburgo, poste al Parizo kaj revenis al Sankt-Peterburgo. En 1869, li helpis en organizado de ekspozicio pri Turkestano por montri la realigojn de la guberniestro Kaufman.

Apoteozo de la milito, 1871.

En 1871, Vereŝĉagin transloĝiĝis al Munkeno kaj komencis pentri pri orientaj temoj. Fama estas lia prentraĵo "Apoteozo de la milito" (1871), per kiu li volis kondamni tiun "grandan maljustaĵon". En dezerto kaj sur fono de detruita, ruinigita urbo, ĝi montras amason da homaj kranioj ĉirkaŭ kiu vivas nur korvoj. En 1873, li ekspoziciis sola siajn pentraĵojn pri Turkestano en la Palaco Crystal de Londono. Printempe de 1874, li ekspoziciis en Sankt-Peterburgo kaj vojaĝis al Hindio, kie li restis du jarojn. Printempe de 1876, li revenis al Parizo kaj Maisons-Laffitte, en la okcidenta ĉirkaŭurbo, kie li havis studion.[1]

En 1877, Vereŝĉagin forlasis sian parizproksiman studion kaj sekvis la rusan armeon. Li travivis la rusan konkeron de centra Azio, la Rusan-Turkan Militon de 1877-1878, la Batalon de Ŝipka por liberigo de Bulgario. Li estis grave vundita en junio 1877. Tiu batalo forte influis lian percepton kaj vidmanieron de la mondo. La hororaĵoj de tiu milito decidigis lin montri realisme la abomenindecon de la milito.

En 1879, li denove ekspoziciis en Londono, en South Kensington. En 1882, li vojaĝis al diversaj urboj inter kiuj Vieno kaj Berlino. Poste, li reiris al Hindio, kie li restis en 1884. Post reveno, li vizitis Sirion kaj Palestinon, kie li pentris pri Evangelio, i.a. pri la vivo de Kristo kun priatento al pejzaĝo, naturalismo kaj etnografio. La realismo de liaj pentraĵoj pri Kristo foje levis protestojn kaj riproĉojn, i.a. de la ĉefepiskopo de Vieno, pro krudeco de detaloj.[2]

En 1901, li estis proponita por la Nobel-pacpremio.[3]

Vasilij Vasiljeviĉ Vereŝĉagin en 1902

Li vojaĝis tra Rusio, orienta Eŭropo kaj fine en Filipinoj en 1901, Usono en 1902 kaj Japanio en 1903.

Dum la Rusa-japana milito, la admiralo Stepan Makarov invitis Vereŝĉagin surŝipiĝi sur la kirasŝipo Petropavlovsk.[4] En la batalo de Port Arthur, la 31an de marto 1904, la ŝipo sinkis tuj post kolizio kun du japanaj minoj dum ĝi eniris la havenon. Plejparto el la ŝipanaro mortis, inkluzive la admiralo Makarov kaj Vereŝĉagin.

"Apostolo de la Paco"[5][redakti | redakti fonton]

Pri Vereŝĉagin, la japana verkisto Nakazato Kaizan[6] (1885-1944), diris : "Same kiel Tolstoj, kiu uzis sian parolon por persvadi la homojn pri la pacbezono, Vereŝĉagin uzis sian penikon por montri la militon, kiel la plej teruran kaj absurdan aferon en la mondo".

La nomo de Vereŝĉagin (angle : Vereshchagin) aperis en dokumento de la Pac-Konferenco de Hago en 1999 [7].

La franca sociologo kaj politika aktivulo Augustin Hamon menciis la nomon de Vasilij Vereŝĉagin inter multaj aliaj subtenantoj de porpacaj iniciatoj en sia libro "Psychologie du militaire professionnel" (Psikologio de la profesia militisto, p. 200)[8], en kiu li konkludis ke "militarismo estas krimlernejo".

Entuziasmo de esperantisto[9][redakti | redakti fonton]

Ĉefredaktoro kaj posedanto de la brita Revuo de la Revuoj ("Review of Reviews"), William Thomas Stead entuziasmiĝis pri la ekspozicio de Vasilij Vereŝĉagin "1812, Napoleono la 1-a en Rusio", okazinta en la galerio Grafton de Londono en januaro 1899. Stead estis ne nur pacisto, sed ankaŭ fervora subtenanto de Esperanto. Kiel pacisto, li vidis en la ekspozicio bonegan propagandon por packampanjo, kiun li mem kaj pacistaj organizoj gvidis favore al la skriba propono per kiu la caro Nikolao la 2-a invitis al unua internacia Konferenco de la Paco en Hago en 1899. Stead konatiĝis kun Vereŝĉagin en 1886, en londona salono de komuna amikino, s-ino Olga Novikov (1840-1925). Li opiniis lin "granda moralisto".

En serio de realismaj pentraĵoj pri Napoleono, Vereŝĉagin montris lin, tiel ke li aspektas kiel ekmalfortiĝanta diktatoro, ne kiel nevenkebla dio de la milito. Tiuj pentraĵoj malplaĉis al oficialaj reprezentantoj de la Tria Respubliko de Francio; ankaŭ la raporto, kiun Stead faris en sia publikaĵo pri la londona ekspozicio en kiu evidentiĝis ĝia karaktero kontraŭmilita kaj kontraŭmilitarista, tiel ke la francaj aŭtoritatoj premis sur la cara registaro por ke ĝi rifuzu prezentadon okaze de la Universala Ekspozicio de Parizo en 1900. Vereŝĉagin amare plendis al Stead pro la sinteno de la franca registaro. Li tamen povis ekspozicii en la galerio Georges Petit (8 strato de Sèze) en Parizo. La sinteno de la publiko, ĉu indiferenta, ĉu malamika, seniluziigis lin. En letero de la 10a de julio 1900 al Stead, Vereŝĉagin ironie kondamnis la francajn aŭtoritatojn, kiuj, ekskludis liajn pentraĵojn pri milito pro la motivo ke li reprezentis Napoleonon kun peltaĵo kaj felĉapelo : "Do, vidu tiujn fervoruloj de la respubliko, tiuj admirantojn de la konferenco de Hago — pli ĝuste tiujn hipokritojn." Tio des pli ke, tiam, okcidentaj potencoj sendis militistajn ekspediciojn al Tjanĝino, en Ĉinio, kie ili havi legaciojn (Rusio, Britio, Francio, Belgio, Japanio, Italio, Aŭstrio-Hungario kaj Germana Regno) por subpremi ribelojn.

Post la pariza ekspozicio, Vereŝĉagin vojaĝis en Ekstrem-Oriento kaj vizitis Filipinojn por krokizi la insurekcion. En 1902, li iris al Usono kaj tie li faris pentraĵon, kiun prezidento Theodore Roosevelt petis de li pri militoperaco en Kubo. Post sukcesaj ekspozicioj en Ĉikago kaj Novjorko, la rusa registaro aĉetis liajn pentraĵojn pri Filipinoj kaj Kubo. Li revenis Eŭropen, kie li restis ĝis eksplodo de la Rusa-japana milito, en 1904, la lasta en kiu li partoprenis kiel observanto-desegnisto, sur la kirasŝipo Petropavlovsk.[10] "Sortmalicaĵo : Vereŝĉagin mortis en maro sekvante la celon de sia vivo, senkreditigi la militon; kaj Stead siavice, al kiu la sekvantaj leteroj estis adresitaj, mortis sur la ŝipo Titanic la 15an de aprilo 1912 dum li trairis Atlantikon por pledi en Usono la aferon de paco en la mondo." (Elaine S. McAllister kaj Joseph O. Baylen)

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Serio Turkestano

  • "Religia procesio en celebrado de Moharram en Choucha" (1865)
  • "Strato en la vilaĝo Hodzhagente" (1868)
  • "Plifortigi malnovan Kosh-Tigermen" (1868)
  • "Progresoj en la Zindan (Donĵono), en Samarkando" (1868)
  • "Eniro de la urbo Katakurgano" (1868) (Aliaj ortografioj: Kattakurgan; uzbeke Kattaqo‘rg‘on, Каттақўрғон, کته قورغان, ruse Каттакурган)
  • "Post la malvenko", 1868, RM
  • "La ruinoj de la teatro de Taĉengo" (1869). Alilingvaj ortografioj: angle Chuguchak, france Tchougoutchak, Tacheng; 塔城 ; piĝino : Tǎchéng ; ujgure : چۆچەك / Çöçek; kazaĥe: شاۋەشەك / Шәуешек / Şäwesek.
  • "Kirgiza tendo ĉe la rivero Ĉu" (1869)
  • "Almozuloj en Samarkando" (1870)
  • "La politikistoj de la opiobutiko". Taŝkento (1870)
  • "Derviŝoj kaj festkostumoj". Taŝkento (1870)
  • "La ĥoro de la Derviŝoj, la almozpetado". Taŝkento (1870)
  • "La Apoteozo de la milito" , (1871) (Nacia Galerio Tretiakov)
  • La serio de la «Barbaroj»: "Spioni" (1873), "Surpriza atako" (1871), “Ili ĉirkaŭiris — persekuti ..." (1872), "Reprezenti trofeojn" (1872), "Celebrado" (1872).
  • "La Pordoj de Timur (Tamerlan)" (1871-1872), (Nacia Galerio Tretiakov)
  • "La Maŭzoleo Taj Mahal en Agra" (1874-76), (Nacia Galerio Tretiakov)
  • "Ŝipka-Ŝejnovo. Skobelev ĉe Ŝipka"(1878-1879)
  • "Post atako. Sukurejo de Plevno"(bulgare Плевен) (1881), (Nacia Galerio Tretiakov)
  • "En la turka kadavrejo" (pentraĵo) (1881)
  • "Subpremo de hindia insurekcio fare de britaj trupoj" (1887)
  • Gravuro sur ligno "Koloro" "Napoleono en Kremlo "(en la Muzeo-apartamento de Gorki en Niĵnij Novgorod).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • ruse "На войне в Азии и Европе. Воспоминания". (Pri la milito en Azio kaj Eŭropo) Moskvo, 1894.
  • ruse "Переписка В. В. Верещагина и В. В. Стасова" (Korespondaĵoj de V V V, Moskvo, 1950.
  • ruse"Наполеон I в России" (Napoleono la 1a en Rusio). Тверь (Tver), 1993.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ruseЛебедев А. К., В. В. Верещагин, М., / Lebedev, AK, VV Verechtchaguine, Moskvo, 1958.
  • ruse Лебедев А. К., Солодовников А. В. Василий Васильевич Верещагин. Л.: Художник РСФСР, 1987 / Lebedev, AK, Solodovnikov AV Vassili Vereŝĉaguin. L.: Artiste de la RSFSR, 1987
  • ruseВолодарский В. Василий Верещагин. М.: Белый город, 2000 / Volodarskij B. Vasilij Vereŝĉaguin. M.: White City, 2000
  • ruseВерещагин В. В. Воспоминания сына художника. Л.: Художник РСФСР, 1978 / VV Vereŝĉagin filo Memoraĵoj de la artisto. L.: Artisto de la RSFSR, 1978

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • En Permja regiono, en Rusio, la urbo Voznesenskaja (ruse : Вознесенская), fondita en 1898, nomiĝis ekde 1915 Vereŝĉagino (ruse : Верещагино). Ĝi havas la statuson de urbo ekde 1942.
  • Moskva strato Vereŝĉaguin ricevis lian nomon en la vilaĝo de la artistoj.
  • Vojo Vereŝĉagina ekzistas en Lipeck, ĉefurbo de Lipecka provinco.
  • La monumento-busto VV Vereŝĉagin en Ĉerepovec estis konstruita en 1957.
  • En Ĉerepovec, la domo kie li naskiĝis en 1843 kaj kie li vivis ĝis 1850, fariĝis Muzeo VV Vereŝĉagin.
  • Asteroido, kiun malkovris la sovetia astronomino Ljudmila Ĵuravljova en 1978, ricevis la numeron kaj nomon "3410 Vereŝĉagin".

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france Vassili Vassilievitch Verechtchaguine
  2. franceVassili Vassilievitch Verechtchaguine.
  3. Horizons - Biographies des artistes - Vassily Vassilievitch Verechtchaguine (france). RCIP (2003). Arkivita el la originalo je 2010-05-10. Alirita 2024-03-29.
  4. La kirasŝipo Petropavlosk estis la unua el la tiutempe plej modernaj militŝipoj konstruitaj por la rusa mararmeo. Ĝi estis lanĉita en 1894 kaj armita, batalpreta, en 1898. Longeco : 112,5 metroj. Tonelo : 11 354 tunoj. Blendodikeco — zono : 200-300 mm; transversaj septoj : 203-208 mm. Ŝipanaro : 662 oficiroj kaj ŝipanoj.
  5. angle Apostle of Peace
  6. Konsiderata kiel la patro de la populara japana literaturo, Nakazato Kaizan publikigis unu el la plej longaj verkoj de la mondo en 41 volumoj kaj 1533 ĉapitroj; tiu historia romano enhavas 5,7 milionojn da japanaj signoj. Listo de la plej longaj romanoj (france: Liste des plus longs romans)
  7. angle "The Hague Peace Conference — The Parliament of Man, The Federation of the World", Arthur Eyffinger
  8. "Psychologie du militaire professionnel" Parizo : A.L. Charles — Bruselo : C. Rozez. 1894. 216 p.. Libere legebla interrete kaj elŝutebla. Tradukoj al la itala (1895 kaj 1901), germana, portugala, rusa, hispana.
  9. La informoj de tiu artikolparto fontas el france "Vassili Vereščagin et l'Exposition universelle de Paris — Quelques lettres inédites" (Vasilij Vasiljeviĉ Vereŝĉagin kaj la Universala Ekspozicio de Parizo — Kelkaj neeldonitaj leteroj) Elaine S. McAllister kaj Joseph O. Baylen. "Cahiers du Monde russe et soviétique", Vol. 11, No. 4 (Okt. - Dec. 1970), pp. 621-625.
  10. La dato de sinko de la ŝipo indikita sur tiu dokumento — la 12a de aprilo 1904 — aspektas erara, ĉu pro la diferenco de kalendaro ?
  11. Ĉirkaŭ 1300-kilometra rivero situanta norde de Kirgizio kaj sude de Kazaĥio, la plej longa el Kirgizio (ruse : Чу, kirgize : Чүй, kazaĥe : Шу. Transskribo en la angla kaj franca : Chu aŭ Chui aŭ Chuy).

Fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu artikolo fontas el la versioj rusa, angla kaj franca de Wikipedia kaj el indikitaj retejaj paĝoj.