Vaskenjan Teologia Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vaskenian Theological Academy in Sevan.jpg

La Vaskenjan Teologia Akademio estas teologia akademio de la Armena Apostola Eklezio en la duoninsulo de la lago Sevan, en Armenio. Ĝi funkcias sub rekta gvido de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin.

La Akademio estis refondita en 1990 sur pitoreska duoninsulo de la lago Sevan. Ĝi malfermis siajn pordojn dum la regado kaj kun la beno de la Katolikoso de Armenio, Vasken la 1-a, kaj sub la rekta iniciato de Garegin la 2-a, Supera patriarko kaj Katolikoso de Armenio, kiu tiam estis la vikario de la Ararata Pontifika Diocezo.