Vaskulo
El Vikipedio
Anatomio [redakti]
Vaskulo estas organa tubo, tra kiu fluas sango, limfo (komuna vorto por arterioj, vejnoj, limfotuboj).
- Sinonimoj:
- Parencaj esprimoj:
Arterio - Dukto - Kapilaro - Vejno
Botaniko [redakti]
Vaskulo estas tubeto el vico de longe cilindraj ĉeloj, konduktantaj la alsupran sevon ĉe la vaskulplantoj; la ĉefa elemento de ksilemo kaj de ligno.
Perfekta vaskulo estas trakeo.
Neperfekta vaskulo estas trakeoido.