Vaso Papandreu
Vaso Papandreu (Βάσω Παπανδρέου, laŭ franca latinliterigo Vasso Papandréou, laŭ la pasporto Vassiliki Papandréou), naskiĝinta dum la jaro 1944 en Valimitika (Peloponezo), estas greka politikistino kaj ekonomikistino. Ŝi inter alie estis komisaro en la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn laboro kaj sindikataj rilatoj. Post la periodo en la Eŭropa Komisiono, ŝi inter la jaroj 1996 kaj 2004 estis ministrino de Grekio, unue pri evoluo, ekde 1999 pri internaj aferoj, publika administrado kaj malcentrigo kaj ekde 2001 pri medio, planado kaj publikaj laboroj (kun speciala respondeco pri la Someraj Olimpikoj de 2004 en Ateno). Vaso Papandreu estas membro de la socialisma partio PASOK de Grekio, kaj daŭre estas membro de la greka parlamento.
Eksteraj ligiloj [redakti]
persona retejo de la politikistino
anglalingva biografieto pri ŝi sur la paĝoj de la greka parlamento
greklingva biografio de la persona retejo
