Radio Vatikana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vatikana Radio)
Radio Vatikana
radiostacio • international broadcasting • katolika organizaĵo
Komenco 12-a de februaro 1931 vd
Geografia situo 41° 54′ 11″ N, 12° 27′ 50″ O (mapo)41.90305555555612.463888888889Koordinatoj: 41° 54′ 11″ N, 12° 27′ 50″ O (mapo)
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Vatikano
Situo Vatikano
Radio Vatikana (Romo)
Radio Vatikana (Romo)
DEC
Radio Vatikana
Radio Vatikana
Map
Radio Vatikana
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Posedata de Dicastery for Communication vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Radio Vatikana estas katolika radia stacio fondita en 1931. Nuntempe ĝi elsendas en ĉirkaŭ 40 lingvoj. Ĝiaj elsendoj entenas informojn pri la agado de la Papo, Vatikano kaj lokaj Eklezioj kaj novaĵoj religiaj kaj sociaj. En ĝi apartan lokon havas transmisioj de la preĝo Anĝeluso, ĝeneralaj aŭdiencoj kaj apostolaj vojaĝoj de la Papo.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

27.01.1940: Germana ambasadejo ĉe Apostola Seĝo postulis ke Radio Vatikana ĉesu aŭdigi alparolojn de elmigrintaj polaj episkopoj, la radio ĉi tage peris alparolon Al la nacio de Ignacy Jan Paderewski - laŭ Pariza "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) germana radio dufoje akre atakis la Vatikanan pro raporto pri germanaj kruelaĵoj en Pollando.

Elsendoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1977 ĝi regule elsendas ankaŭ en Esperanto - komence unufoje, ekde 1980 dufoje kaj ekde 1998 trifoje semajne, aktuale de la 21:20 ĝis 21:30 horo (laŭ la leĝa tempo en Vatikano) en jenaj tagoj kaj frekvencoj[1]:
Dimanĉe: 93,3 MHz (ultramallongonde);
merkrede kaj ĵaŭde: 1260 kHz (mezonde).

La esperantlingvaj elsendoj paŭzis post la 4-a de julio 2023, kiam Carlo Sarandrea retiriĝis kiel redaktoro kaj parolisto. Dum preskaŭ du monatoj oni tiam aŭdis anstataŭ esperantlingvaj raportoj nur klasikan muzikon. La 2-an de aŭgusto 2023 nova teamo, konsistanta el Marija Belošević, Edvige Ackermann kaj Elda Doerfler, daŭrigis la prizorgadon de la elsendoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Per-mallongondaj Esperanto-elsendoj estis ĉesigitaj fine de Junio 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.