Vauban (Freiburg im Breisgau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvartalo Vauban
de urbo
Freiburg im Breisgau
Situo de kvartalo Vauban
sur la mapo de Freiburg

La kvartalo Vauban [elparolu: voˈbɑ̃ː] estas relative nova urboparto en la sudo de la urbo Freiburg im Breisgau, kun 5.631 loĝantoj (stato de 31.12.2013); ĝi estas parte senaŭtomobila.
La planado en la 1990aj jaroj prognozis 6000 loĝantojn kaj 600 laborlokojn. Tiu areo ĝis la 31.12.2007 plejparte apartenis al la urbodistrikto St.Georgen-sudo (622) de Freiburg; la plusenergidomoj de la sunenergikvartalo oriente de la Merzhauser Strasse estis partoj de la urbokvartalo Unterwiehre-sudo (424). Ekde la 1.1.2008 la kvartalo estas administrata kiel propra urboparto kun la numero 680, la plej malgranda el ili. Sude la kvartalo limas al la memstara municipo Merzhausen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nova urboparto estis konstruita sur la areo de iama armekazerno, kiu ekde 1937 estis konstruita sur la teritorio de la vinkultivista vilaĝo St.Georgen. La kazerno nomiĝis laŭ Albert Leo Schlageter, aktivisto en libera korpuso (germanlingve: Freikorps), unu el la martirfiguroj de la nacisocialistoj.

Ekde la komenco de la franca okupacio post la Dua mondmilito la franca armeo transprenis la terenon por uzi ĝin kiel kazernon. Ili nomis ĝin nun laŭ la franca fortresarkitekto Vauban, kiu en la epoko de la franca okupacio fine de la 17-a jarcento (1679-1697) transkonstruis la urbon Freiburg al stelforma fortreso, kiu estis tipa por la epoko, antaŭ ol li vidalvide en Francujo en Neuf-Brisach povis realigi la idealtipon de tia fortreso. Post la retiriĝo de la franca armekontingento la 15-an de augusto 1992 sekve de la Germana reunuiĝo kaj la decidoj de la Traktato du plus kvar oni lasis la nomon Vauban por la nova loĝkvartalo.

Monumento pri Georg Elser

Ĝis la decido pri la estonta transformo de la urboparto oni uzis la kazernkonstruaĵojn provizore por aliaj celoj. Ekzemple oni tie loĝigis rifuĝintojn el la interna milito en Bosnio, instalis tranoktejon por urbanoj sen loĝejo kaj la kolektiĝejon de azilpetantoj. Krome la centro por senaŭduloj luprenis domon, kaj la rajdantoj de Freiburg uzis la stalojn de la francoj.

En la jaro 1994 en okupita domo de la neuzita kazerno ekestis iniciato kun la nomo KTS. La kondiĉoj de grundposedaĵo kaŭzis prokrastiĝojn de la renovigo kaj novplanado de la tereno. La 22-an de decembro 1994 fondiĝis kiel asocio la Forumo Vauban kun startkapitalo de 98.000 GM.

La konstruado de la unuaj novaj domoj komenciĝis post la malkonstruo de la plej multaj kazernkonstruaĵoj en aprilo 1998. La 1an de julio 2006 oni nombris 4.100 loĝantojn, fine de 2008 preskaŭ 5.000.

La koncepton de la urboparto oni prezentis en la foiro Internacia ekspozicio (2010) je la foirstando de la urbo Freiburg en la areo Urban Best Practices.

Kian formon oni donu al la enireja regiono, estis disputata en plurjara kverelo inter la asocio de la urboparta asocio kaj la konstrudepartemento de la urbo Freiburg. En aprilo 2010 oni anoncis, ke sur la tereno, kiu tiam ankoraŭ estis okupita far kolektivo de loĝaŭtoj, oni konstruos domojn. En 2011 kolektivo de loĝaŭtoj kun la nomo Kommando Rhino sin dissolvis, alidire: la areon oni malplenigis, kaj la konstrulaboroj komenciĝis. En junio 2013 la hotelo Green City Hotel Vauban ĉe Paula-Modersohn-placo malfermiĝis.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]