Vazo
El Vikipedio
Vazo estas ujo el diversaj materialoj, de diversaj formo kaj grando, destinita enteni likvajn aŭ solidajn substancojn.[1]
Ekzemploj de vazoj estas kruĉo, marmito, poto, sitelo, tino, urno, fandvazo, kuirvazo, noktovazo, trinkvazeto, trogeto.
Vazo estas alia nomo de vaskulo, pli precize sangovazo.[1]
Vazaj vazetoj (vasa vasorum) estas vaskuletoj en la parietoj de la pli dikaj vaskuloj.
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri vazo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:[2]
-

« Vazo rompita longe sin tenas. » -

« En fremdan vazon ne ŝovu la nazon. » -

« Krevis la vazo antaŭ la nazo. »