Vazopresino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej kutima formo fe ADH

Vazopresino (vasopressin, ADH) estas hormono de la posthipofizo, kiu estigas konstrikton de la arterioj kaj kapilaroj, kaj sekve pliigas la arterian premon kaj malpliigas la sekrecion de urino (PIV).

Ĝi estas konata kiel ADH (Anti-Diureza Hormono). Ĝi reguligas tralasemon de renaj kanaletoj por akvo kaj ekvilibron inter kvanto de akvo kaj de saloj en la organismo.