Veľká Domaša
El Vikipedio
| Veľká Domaša | |
| slovake: Veľká Domaša | |
| rezervujo | |
|
Vido al unu el strandoj apud Veľká Domaša. En fono skitelfero.
|
|
| Oficiala nomo: Veľká Domaša | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov |
| Distriktoj | Vranov nad Topľou, Distrikto Stropkov |
| Parto de | Domaša |
| Najbaras kun | Malá Domaša |
| Inunditaj municipoj |
8
|
| Apudaj municipoj |
7
|
| Tipo de laboraĵo | Valbaraĵo |
| Rivero | Ondava |
| Situo | Veľká Domaša |
| - alteco | 156 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°01′29″N 21°41′47″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.02472 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.02472°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Longo | 13,8 km |
| Larĝo | 3 km |
| Profundo | 25 m |
| Areo | 14,22 km² (1 422 ha) |
| Orogenenezo montariĝo |
Ondavská vrchovina |
| Digo | Ŝtono |
| Konstruado | 1962-1967 |
| Plej facila aliro | al Malá Domaša, Slovenská Kajňa |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
|
Situo enkadre de Regiono Prešov
|
|
| Retpaĝo: www.e-domasa.sk | |
Veľká Domaša estas akvorezervujo (kaj iam vilaĝo) en nordorienta Slovakio.
Situo [redakti]
La surfaco estas 14 km longa, 1-4 km vasta. La profundo varias inter 18-33 m. Supermara alteco estas 156 m. Simila akvorezervujo konstruiĝis sude kaj najbare, kiu nomiĝas Malá Domaša.
Historio [redakti]
Digo kontraŭ Ondava konstruiĝis inter 1962-1967, kiu formis akvorezervujon. La plej grava celo estis eviti la kutimajn inundojn. Tial vilaĝoj Dobrá nad Ondavou, Trepec, Kelča, Valkov, kaj Petejovce trovis sin sub la akvo. Somere oni naĝadas en la artefarita lago. Ankaŭ fiŝkaptistoj kaj turistoj profitas la akvon.
Galerio [redakti]
-
Restinta neuzita preĝejo ĉe la lagobordo en Nová Kelča