Veľké Leváre
Veľké Leváre, hungare Nagylévárd [nadjlEvArd] germane Gross-Schützen estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. Gross, veľké kaj nagy signifas: granda.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 48°30′00″N 17°00′00″O / 48.5°N, 17°OKoordinatoj: 48°30′00″N 17°00′00″O / 48.5°N, 17°O
- Areo: 27 km²
- Supermara alteco: 170 m
- Loĝantaro: 3609 en 2006
- Poŝtkodo: 908 73
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo [redakti]
Veľké Leváre situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Bratislavo-Ĉeĥio. Malacky troviĝas je 8 km-oj.
Historio [redakti]
La origina vilaĝo detruiĝis fare de tataroj en 1241. Poste germanoj, ĉeĥoj kaj slovakoj refondis la komunumon, kiu menciiĝis en 1378 laŭ tiama hungara ortografio "Noglew". En 1547 rifuĝintaj germanoj, iom poste rifuĝintaj kroatoj kaj serboj alvenis. En la 17-a jarcento la vilaĝo ricevis la rangon kampurbo. En 1709 kaj en 1866 incendioj, en 1836 ĥoleroj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagylévárd 2871 homoj, (2340 slovakoj, 284 germanoj, 191 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Leváre 3430 homoj, (3336 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Nomo de Dipatrino de 1733
- luterana preĝejo de 1791, turo alkonstruiĝis en 1938
- baroka burgo de Kollonich-Wenckheim de 1685, en 1723 trakonstruiĝis
Eksteraj ligiloj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio