Veľký Meder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľký Meder
(Čalovo)
hungare: Nagymegyer
urbo
Urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Veľký Meder
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Dunajská Streda
Historia regiono Supra Hungarujo
Situo Veľký Meder
 - alteco 112 m s. m.
 - koordinatoj 47° 51′ 23″ N 17° 46′ 14″ O / 47.85639 °N, 17.77056 °O / 47.85639; 17.77056 (mapo)
Areo 55,547 km² (5 554,7 ha)
Loĝantaro 8 888 (31.12.2007)
Denseco 160,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 932 01
Telefona antaŭkodo +421-31
Aŭtokodoj DS
NUTS 501522
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Veľký Meder
Retpaĝo: www.velkymeder.sk
Portalo pri Slovakio

Veľký Meder, hungare Nagymegyer estas urbo en Slovakio. Inter 1948 kaj 1990 la urbo oficiale estis Čalovo. Veľký kaj Nagy signifas granda, la alia vorto estas nomo de la plej granda hungara tribo.

Banloko en Veľký Meder

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľký Meder situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislava. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 24 km. Ambaŭ komunumoj troviĝas inter Danubobranĉoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis loĝata dum la neolitiko, la avaroj konstruis tie fortikaĵon. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1268 en formo villa Meger. Matiaso la 1-a (Hungario) donacis al Megyer rangon kampurbo en 1466. La urbeto rajtis aranĝi tutlandan foiron jare po 3, krome ĝi havis aŭtonomion kaj juĝrajton. La turkoj ofte suferigis la loĝantojn. En 1910 loĝis en la urbeto 3591 da homoj (3578 hungaroj). Dum la 1-a mondmilito militkaptitejo funkciis apud la urbo. Ĝis Traktato de Trianon Nagymegyer apartenis al Komárom (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovakio kiel Veľký Meder. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.

En 1965 ne okazis tie inundo, ĉar digo farita tuj savis la urbon. En 2001 loĝis tie 9113 da homoj (7705 hungaroj kaj 1226 slovakoj, 67 ĉeĥoj, 62 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]