Veclaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veclaro
Blazono
Veclaro (Germanio)
Veclaro (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • city with special status • urba komunumo de Germanio • Libera regna urbo • Napoleona satelita ŝtato
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Gießen
Distrikto Distrikto Lahn-Dill
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06441
Poŝtkodo 35521-35586
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6330
Aŭtomobila kodo LDK
Oficiala Municipokodo 06532023
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Urbestro Wolfram Dette (FDP)
Adreso de la administrejo Ernst-Leitz-Straße 30
35578 Wetzlar
Demografio
Loĝantaro 54187 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)50.5666666666678.5Koordinatoj: 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 148 - 401 m
Areo 75,67 km²
Oficiala retejo https://www.wetzlar.de/
vdr

Veclaro (germana Wetzlar) estas urbo en la federacia lando Hesio en Germanio, ĉefurbo de la distrikto Lahn-Dill, kaj parto de la hesia distriktaro Gießen. Ĝi troviĝas ĉe la koordinatoj 8° 30' E, 50° 34' N, kaj fine de la jaro 2022 en la urbo vivis 54187 loĝantoj.

La urbo situas borde de la rivero Lahn. Ĝi estas ĝemela urbo de Avignon en Francio, Siena en Italio, Ilmenau en Turingio, Vindhuko en Namibio, Colchester en Britio kaj Písek en Ĉeĥio, kaj aldone de la urbodistrikto Neukölln de Berlino.

La urbo unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 897. Fariĝinte la renkontiĝa punkto de du fervojoj en 1862, disvolviĝo de industrio en Veclaro komencis rapide antaŭeniĝi. Veclaro mem fariĝis fama pro siaj optikaj industrioj: fotiloj kaj alia fotografia ekipaĵo de kompanio Leitz (nun Leica), teleskopoj de Hensoldt, kaj mikroskopoj de Leitz, Buderus kaj Seibert.

En 1977 oni kunigis Veclaron kun la najbara urbo Gießen kaj kreis novan urbon Lahn, sed tiu ĉi provo reorganizi la administradon fariĝis nepopulara kaj tial oni en 1979 malfaris ĝin.

Najbaraj komunumoj

Jenaj urboj limas al la urbo Veclaro, nomataj horloĝdirekte komence le nordoriento: Herborn kaj Dillenburg, Siegen (distrikto Siegen-Wittgenstein), Gießen kaj Heuchelheim (ĉiuj distrikto Gießen), Limburg kaj Weilburg (ĉiuj distrikto Limburg-Weilburg) samkiel Friedberg (distrikto Wetterau).

Ekonomio

Rezidaj entreprenoj

Veclaro estas rezidejo de kelkaj grandaj konzernoj Germanaj: krom la laŭgrande kvina fotografio Leica, Buderus (gisado) el (ŝtalo), Minox, ankaŭ sia eksa filialo Siemens el Philips.

Trafiko

Fervoja kaj aŭtobusa trafiko

Sur fervojlinio trafikas trajnoj de la kompanio Deutsche Bahn el serio RegionalExpress de Kolonjo, Aĥeno aŭ Akeno, Koblenco, Frankfurto kaj Kaselo.

La publikan personotransporton enurban precipe faras aŭtobusoj.

Aūtovojoj

Veclaro estas alligita per jenaj aŭtoŝoseoj kaj aliroj al al longdistanca ŝosereto:

Aŭtoŝoseoj:

Eŭropa ŝoseo:

Veclaro kaj Esperanto

Trabfakaj domoj en Veclaro

En Veclaro kvar fojojn dum la jarŝanĝa semajno okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo: Temis pri la 28-a inter la jaroj 1984 kaj 1985, la 39-a (1995/1996), la 43-a (1999/2000) kaj la 48-a inter la jaroj 2004 kaj 2005.

Famaj veclaranoj

Faktoj

  • Situo: 50° 34'" NO, 8° 30'" OR
  • Alteco: 148 - 401 metroj super la marnivelo
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • Areo: ĉ. 76 km²
Veclaro kaj Lahn

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝoj de la urbo, germanlingvaj

Ŝablono:LigoElstara