Vecsés

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vecsés (veĉEŝ) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Monor.

Brasiko - la nomo kungluiĝis kun Vecsés

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Cegléd. Aŭtoŝoseo M0 (ĉirkaŭanta Budapeŝton) preteriras. La urbo kontaktiĝas kun Budapeŝto. Estas malavantaĝo, ke apude funkcias flughaveno de la ĉefurbo.

La urbo estis loĝata en la kuprepoko, poste alvenis sarmatoj. La komunumo detruiĝis dum la turka erao. En 1786 ŝvaboj refondis ĝin. La dua hungara fervojo inter Pest kaj Szolnok portis prosperon. La komunumo famas pri brasiko, kiun la loĝantaro kultivas. Dum la socialisma erao kolĥozo Ferihegy formiĝis. Nuntempe multe laboras en Budapeŝto.

La loko iĝis grandvilaĝo en 1969, urbo en 2001.