Veĝemajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vegemite)
Veĝemajto

Veĝemajto sur rostpano.

Veĝemajto sur rostpano.
Inventinto Cyril P. Callister
Lanĉojaro 1922
Firmao Fred Walker & Co.
Havebla Jes
Nuna provizanto Kraft Foods
vdr

Veĝemajto (angle: Vegemite prononcita [VEĜ-i-majt], ankaŭ esperantigita kiel Veĝemito [1] ) estas malhelbruna aŭstralia ŝmiraĵo farita de gistoprodukto. Ĝi estas por sandviĉoj, rostpano, krumpedoj, biskvitoj, kaj por plenigi pasteĉojn kiel ekzemple Cheesymite, kiu estas ŝmiraĵo farita de Veĝemajto kaj fromaĝo. Veĝemajto estas simila al Marmite el Britio, Nov-Zelando kaj Sud-Afriko kaj al Svisa Cenovis. Veĝemajto estas farita de la gisto-ekstrakto de uzitaj bierfariloj, kromprodukto de biero-produktado, kaj diversaj legomoj kaj spicoj. Ĝi estas sala kaj iomete amara. Oni povus taksi ĝin simila al buljono. La teksturo estas glata kaj gluiĝema. Ĝi ne estas tiel intense odora kiel Marmite kaj ĝi estas malpli dolĉa ol la Nov-Zelanda versio de Marmite. Veĝemajto ne estis sukcese surmerkatigita en aliaj landoj, krom Nov-Zelando kaj laŭ pli malgranda mezuro en Britio, malgraŭ ke ĝi estas posedata de granda firmao, Kraft Foods. En Usono, la Veĝemajto-etikedo ofte ne enhavas la Kraft-emblemon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum 1919, antaŭ enkonduko de Veĝemajto, Sanitarium Health Food Firmao komencis fabriki konkuranton de Marmite, en Nov-Zelando, kaj ekspedi ĝin al Aŭstralio. Veĝemajto estis inventita en 1922[2] fare de manĝoteknologo Doktoro Cyril P. Callister kaj sekvis la interrompon de importado de brita Marmite post la 1-a Mondmilito. Lia dunganto, la aŭstralia firmao Fred Walker & Co., donis al li la taskon de konstrupreparado kaj disvastiĝo de la uzita gisto forĵetita de bierfarejoj. Callister estis dungita de la prezidanto, Fred Walker. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]