Vegetarismo kaj religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vegetarismo kaj Religio interesiĝas pri la striktaj rilatoj inter du la konceptoj pro tio ke la elekto sekvi vegetarismon, nome tiun formon de nutrado kiu rezignas la konsumon de iuj aŭ de ĉiuj nutraĵoj de besta deveno, povas origini ankaŭ el religiaj motivoj krom el elektoj filozofiaj. Okazas, fakte, ke pluraj vegetaranoj pusiĝas al tiu nutra sistemo pro religiaj aŭ spiritaj motivoj, opiniante ke tiu nutroelekto favoras kaj rafinas la internan spiritan vivon.

Iuj religioj sugestas, aŭ implicas, la partan aŭ tutan rezignon pri la viando, motivante aŭ per sanaj orblemoj (spirita, mensa kaj/aŭ korpa) aŭ per ĝenerale etiko de la respekto pri la diversaj vivformoj. Atentiĝante ankaŭ pri aliaj filozofioj aŭ religioj malpli ortodoksaj, oni trovas ke funde de la elekto por vegetarismo povas kuŝi biocentra filozofio kiu celas kontribui al la natura harmonio per la respekto de ĉiuj vivformoj.

La atribuado de la etikedo de «vegetarano» iufoje povas esti pli metafora ol fakta.

Oni eksploru la rilatojn «vegetarismo kaj Religio» ĉe kelkaj religioj:


Hinduismo[redakti | redakti fonton]

Hinduismo, la religio plej antikva de la mondo, estas konata (almenaŭ en ĝia ortodoksa formo) pro rigora rifuzo sin nutri per ĉiu ajn tipo de viando; estas, male, konsentita la konsumo de laktaĵoj kaj, en iuj kazoj, ankaŭ de ovoj. Aldone al la simbola sankteco de kelkaj bestoj (konsideritaj enkarniĝoj de la Devaj kiel ekzemple la bovino), kies mortigo estus taksata vera kaj propra homicido, hinduistoj pravigas tiun elekton precipe per spiritaj motivoj: laŭ tiu filozofio, la timo kaj agreso sentitaj de la besto antaŭ kaj dum la mortigo sin stampas profunde la ĝiaj karnoj, kiujn la manĝanto absorbas senscie kopiante bestajn trajtojn pro la leĝo de Karmo. Tio estas konsiderita darma ĉar laŭ la Vedoj, homo estas alvokita transcendi sian bestan naturon favorante kreskiĝon de la konscienco cele de atingo de la Liberigo.

Suda Hindio. Diversaj vegetaĵoj pretigitai sur banana folio.

Ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

Predikante la absolutan senperforton (ahimsa), ĝajnismo antaŭvidas necesa la ekstreman formon de vegetarismo, nome eĉ la plej rigora veganismo: la dieto de la fidelulo ekskludas ankaŭ multajn vegetalojn kaj eĉ la akvo estas filtrita por eviti engluti malgrandajn organismojn.


Budhaismo[redakti | redakti fonton]

Same kiel en aliaj temoj je etika naturo, ne eblas raporti pri unuanima pozicio de budhaismo rilate vegetarismon. La motivo staras en la fakto ke la instruaĵoj de la budhanaj skoloj ne laŭriras norman tipon sed celas igi realigebla en la praktikanto iujn vivajn spertojn kiuj, poste, povas lin enkonduki al elektoj, depende de cirkonstancoj, de precizaj kondutoj. Ne multe gravas tio kion oni faras, sed la «kialo» pro kiu oni faras kaj la «kielo» per kiu oni agas. Konsekvas, tial, ke la respekto por ĉiuj estaĵoj sensaĵaj estas proklamita ĉe tiuj skoloj kaj elstaras diversaj ekzemploj de budhanaj majstroj kiun insistas por la deviga vivprotekto. Hodiaŭ en ĉiuj budhanaj monaĥ(in)ejoj, kaj temploj kaj areoj establitaj por la Dharma estas ordonite ne mortigi vivantajn estaĵojn aŭ konservi armilojn. La prinutra regulo estas ĝenerale vegetarana, malgraŭ ke vegetarismo ne estas pripledita kiel oficiala doktrino.


Judismo[redakti | redakti fonton]

Kutime ĉe judismo oni ne estimas la asketan praktikon kaj, do, eventuala vegetarismo ne estas proponita pro asketaj motivoj: por hebreaj vegetaranoj ne estas formo de aŭtoseniĝo ĉar vegetarano ne emas manĝi viandon kaj opinias ke estas sane ne manĝi viandon.

Multaj bibliaj pasaĵoj kuraĝigas manĝi bestan viandon, kiel en Gen 9,3 kiu recitas: «Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion. 4 Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu". Sed en Gen 1,29 estis jam dirite: «Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo”. Laŭ iuj klasikaj komentariistoj, tio signifus ke la origina dia plano por la homaro estis vegetarana; laŭ aliaj ne eblas dedukti el tio instruaĵon iun ajn ĉar la rakonto estas impregnita je mitaj elementoj.

Tamen spite de tio ekzistis kaj ekzistas inter la nunaj judoj eroj kiuj konfesas kaj praktikas vegetarismon kvazaŭ plivastigante la ordonon ne manĝi sangon kaj porkan viandon. Nuntempe kelkaj religiaj ortodoksaj aŭtoritatuloj establis ke estas malpermesite praktiki vegetarismon se tio okazus nur por respekti la supozitajn bestajn rajtojn. Tamen aliaj pensfluoj opinias ke bestoj vere rajtas esti defendatataj pro ĝiaj ratoj.

La disvastigo de vegetarismo trovas obstaklon en la fakto ke judoj inventis perbestan oferadon kiu certe estis ankaŭ maniero por provizi je viando la sacerdotan kaston, kvankam poste plurfoje la sama besta oferado estis rifuzata de la profeta fluo.

Profeto HOŜEA 8,13: «La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon”. Kaj en 6,6: «Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo”.

Dio, do, deziris pardonemon, kaj ne oferon, kaj la timon antaŭ Dio pli ol bruloferon)

Jeremia 7,22-23: «ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone”.

Jesaja 66,3: «Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel elekti al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenaĵon». (Ĉi tie tamen ne estas kontestata la besta ofero sed la morala nekohero de tiu kiu oferas bovon kaj poste mortigas, incensas en la templo kaj poste adoras idolon).

Eminentuloj kiel Samuel Josef Agnon, Nobel-premio pri literaturo estis proponantoj de vegetarismo.

Tia estis ankaŭ la juda-usona Isaac Bashevis Singer, same Nobel-premio pri literaturo, estis arda subtenanto de vegetarismo.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento neniu teksto aludas al vegetarismo; male oni legas ke Jesuo kaj apostoloj manĝas fiŝojn (Jesuo ilin kuiras kaj distribuas al la disĉiploj) kaj celebras la paskon konsumante la ritan ŝafidon. Jesuo kaj apostoloj vizitas la Templon kie ĉiutage oni oferas bestojn kies karnoj poste estas manĝataj de sacerdotaro kaj komissintoj: neniam Jesuo aŭ apostoloj obĵetas ion kontraŭ tio. Paŭlo, demandita pri la liceco rilate la konsumon de idolitaĵoj (karno oferitaj al la dioj), ne havas dubojn: la dioj ne ekzistas, do la karno oferita estas normala viando... morallice manĝebla. Jen la teksto (1Kor 8,1-10):

1 Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas.

2 Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii;

3 sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.

4 Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.

5 Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,

6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.

7 Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas.

8 Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas.

9 Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj.

10 Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn?

Katolikismo[redakti | redakti fonton]

Katolikoj, rilate vegetarismo (kaj, pli ĝenerale, rilate la problemon de la bestaj rajtoj), disfranĝiĝas al diversaj opinioj kaj kondutoj. Tamen prosperas inter ili vegetarana asocio (kiu en Italio diriĝas «Associazione Cattolici Vegetariani» [2]) kies prezentado kaj agado brilas, vaste apogita, en Facebook ([3]). Ĝi proponas vegetarismon ne kiel devigan elekton por kristanoj, sed kiel malpli malperfektan vivstilon post la evangelia anonco.

Ili serĉas kaj trovas fundamenton en neforgesebla memoro de elstaraj personuloj de la kristana tradicio. Sankta Hieronimo (347420) asertis: «Post kiam Kristo venis, ne plu estas konsentite manĝi viandon». [1]

Kelkaj religiaj ordenoj, kiel Kartuzia Ordeno, observas senviandan dieton. br>La Minimuma Ordeno (fundita de Sankta Francisko de Paola, nomata ankaj la sanktulo «vegana», estis votata al ĉiama karesmo en kiu estas elpelita ciuspeca graso, inkluzive de la fiŝaĵo. [2]

La linio pli komuna kaj pli sekvata inter la katolikaro estas tamen tiu de la aprobo de la konsumo de viando kaj nutraĵoj originintaj el bestoj, sin pravigante per la fakto ke tiaj estaĵoj ne havus animon kaj iliaj ekzistado estus tute subigita al tiu de la homo, al ties deziroj kaj volo.[3]

Laŭ katolikoj, kiel laŭ kristanoj ĝenerale, malfacilas atribui al la bestoj rajtojn kiujn ajn ĉar la rajtoj ligiĝas al la persono kaj la bestoj ne estas personoj (se tiaj ili estus, ni rilate ilin devus konduti kiel rilate homojn). Ili preferas paroli pri rajtoj de Dio kiuj ordonas respekti la kreaĵaron. [4]. Se vene la bestoj estus personoj, ni ne rajtus elimini kiujn ajn bestojn eĉ la plej danĝerajn.

Gravas surfacigi, tamen, kion diras la Genezo: Dio, post la kreo de la homo-homaro, nome (Adamo kaj Eva, por ili priskribas solene kaj detale kio estos ilia nutraĵo, indikante dieton bazitan nur sur vegetaloj, kaj nenimaniere aludas al nutrado per bestaj korpoj.

Kaj Dio diris: "Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo"(Gen 1,29).

Ekzistas ĉiukaze en katolikismo ankaŭ, kiel dirite, pozicioj favoraj al vegetarismo kaj al rekono de bestaj rajtoj [4].

Abato Condillac, en sia «Traktado pri bestoj» (1755), neadis, opone al Cartezio, ke sensiveco de la bestoj malsamus ol tiu de homoj..[5]

La angla kardinalo John Henry Newman (18011890) asertis: «La krueleco rezervita al la bestoj egalvaloras al neamo al Dio» [6]

La listo de katolikaj personuloj apogantoj de vegetarismo estas sebfina

Oni foje en la medio katolika diskutas pri tezoj, laŭ kiuj Jesuo mem estintus vegetarana. Tiaopinie taksas la aferon pastro kaj ekzegezisto Mario Canciani (19282007), kiu subtenis ke ĉiuj kristanoj devus alceli al vegetarismo kiel eble jam farus Francixko el Asizo, kiu difinadis bestojn «nian minoraj fratoj». [7]. Sed Jesuo pri tio nenion allasis dirita dum certe manĝis la paskan ŝafidon. Aliaj opinias ke negetarismo estas natura frukto de la evangelio kiu naskas kaj kreskigas la amon al la kreaĵaro.

Katolika teologo Lorenzetti [5] rimarkigas ke al la bestistoj, inter kiuj militas multaj katolikoj, multe plaĉis la naskiĝo de la Asocio de Vegetanoj Katolikoj, kiuj antaŭe estis juĝataj nesentemaj pri la suferoj de la bestoj kaj invitas superi la biblian devion de la ĉapito 9 de Genezo kie Dio koncedus al homoj manĝi ankaŭ bestan viandon. Tiu leksto eble obeas la al civilizo malpli civila. «Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj”.

Protestantismo kaj ortodoksismo[redakti | redakti fonton]

Kutime por tiuj kristanoj valoras kio supre dirite pri la sinteno kaj konduto de katolikoj.

La kristana eklezio Adventismo de la Sepa Tago estas aparte rekonata pro ĝia enfazo pri vivo natura kaj vegetarana.

En luterana medio brilas teologo kaj pastoro Albert Schweitzer elstarigita per (Nobel-premio pri paco), kiu multe insistis, en siaj sermonoj. pri la devo de la respekto pri la bestoj.[8]

Islamo kaj vegetarismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Islamo ŝatantoj de vegetarismo ŝatas citi diversajn epizodojn de la pensaro kaj agaro de Mohamedo kiel lian kompaton al la kondiĉo de bestoj. Ekzemple, fojon li preferis tranĉi sian mantelon anstataŭ veki katon dormantan surrande de tiu lia vestaĵo. Krome li malpermesis enpafi birdojn. Li, oni diras, provis evoluigi la kutimojn de sia popolo al vegetarismo... Laŭ Mahomedo, la bestoj havas animon: ili ne estas niaj sklavoj, sed kreaĵoj kiujn Dio konfidis al ni kaj pri kiuj ni devas respondi en la juĝtago.[9]

En ĉio tio oni travidu la inviton ŝpari, kiom plej eble, vivulojn!

En la tradicio de sufoj estas estimata, kaj foje praktikata, vegetarismo.

Tamen ne multe vigliĝas la inklino al vegetarismo inter la islamanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citita en de Franco Libero Manco en Biocentrismo. L'alba della nuova civiltà, Nuova Impronta Edizioni, Romo 1999, p. 203.
  2. Vidu Erica Joy Mannucci, La cena di Pitagora, Carocci editore, Roma 2008, p. 41.
  3. Laŭ la regiona kristana koncilio de Braga, kiu rifuzis la herezon iniciatitan de episkopo Prisciliano, elmetis kanonojn kiuj konsiderigas la «devon» manĝi vegetarane pro tio ke la viandoj, donitaj de Dio, estus morale infektantaj, «herezo»
  4. {{citita en webo [1]Gli animali e il Cattolicesimo|accesso=17-07-2010}}
  5. Vidu Erica Joy Mannucci, La cena di Pitagora, op. cit. , p. 79.
  6. Citata en Bruna D'Aguì, Creaturismo. Le fondamenta del creato, Nuova Stampa, Roma 2007, p. 209.
  7. Vidu voĉon Mario Canciani
  8. Citita en Edmondo Marcucci, Che cos'è il vegetarismo, AVI, 1966, pp. 22-23.
  9. El: Franco Libero Manco, Biocentrismo. L'alba della nuova civiltà, Nuova Impronta Edizioni, Roma 1999, p. 30.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]